Universitato de Sopron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Sopron
universitato
kromnomo Universitato de Okcidenta Hungario
moto Kun vi kompreneble!
Informoj
fondodato 1735, 2001, 2008
speco privata universitato
lingvo(j) Hungara lingvo
Situo
Geografia situo 47° 40′ 49″ N, 16° 34′ 38″ O (mapo)47.68027777777816.577222222222Koordinatoj: 47° 40′ 49″ N, 16° 34′ 38″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Sopron, Hungario
Nombroj
nombro de studentoj 2700 (2017)
adreso 9400 Sopron, Bajcsy-Zsilinszky u. 4.
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
filioj
Ekonomia Akademio vd
Universitato de Sopron (Hungario)
Universitato de Sopron (Hungario)
DEC
Universitato de Sopron
Universitato de Sopron
Map
Universitato de Sopron
vdr

Universitato de Okcidenta Hungario (la hungara mallongigo NYME) laŭ pli nova nomo Universitato de Sopron estas privata universitato en Hungario, kie instruas 684 pedagogoj 15 471 studentojn. Ĝi havas (aŭ havis) fakultatojn ankaŭ en Szombathely, Győr, Mosonmagyaróvár, Székesfehérvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni rigardas antaŭaĵon de tiu ĉi universitato akademion en Selmecbánya (nun Banská Štiavnica en Slovakio) fondita en 1735. Ĝi estis tiam la unua altlernejo pri minado kaj metalurgio en la mondo. En 1762 la altlernejo ricevis la rangon akademio. Ekde 1846 oni instruis ankaŭ arbaristojn. En 1867 oni ŝanĝis la instruan lingvon el germana al hungara. Pro Traktato de Trianon la akademio translokiĝis al Sopron. La studentoj multe agis tiam por resti hungara urbo Sopron. En 1949 la metalurgia fakultato translokiĝis al Miskolc, kie oni establis novan universitaton. Post falo de Hungara revolucio de 1956 granda parto de la studentoj kune kun la profesoroj translokiĝis al Vancouver, kie ili lernis plu hungare. En 1962 en Sopron la universitato prenis la nomon Arbarista kaj Lignaĵindustria Universitato, en 1996 jam Universitato de Sopron.

En 2000 oni reestablis la universitaton kun 7 fakultatoj. Ekde tiam la nova nomo estas Universitato de Okcidenta Hungario.

En 2008 oni denove reestablis la universitaton, ĉar Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi en Szombathely aliĝis al la universitato.

Menciinda apartenaĵo de la universitato estas muzeo kaj botanika ĝardeno.

Iamaj studentoj de la universitato/altlernejo (elekto)[redakti | redakti fonton]

Iamaj studentoj, poste pedagogoj de la universitato (elekto)[redakti | redakti fonton]

Instruistoj de la universitato/altlernejo (elekto)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de instruistoj en Universitato de Sopron.

Rektoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]