Annamária Szalai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annamária Szalai
Annamária Szalai
Annamária Szalai
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1961 (1961-09-16)
en Zalaegerszeg
Morto 12-an de aprilo 2013 (2013-04-12) (51-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Berzsenyi Daniel College
Okupo
Okupo ekonomikistoĵurnalistopolitikistoprofesoro
vdr

Annamária Szalai [salai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szalai Annamária estis hungara instruisto, kulturisto, parlamenta deputito, altlerneja instruisto. Antaŭ ŝia morto ŝi ŝanĝis sian familian nomon al Szalay [salai].

Reliefo pri Annamária Szalai

Annamária Szalai[1] naskiĝis la  16-an de septembro 1961(nun 1961-09-16) en Zalaegerszeg, ŝi mortis la 2-an de aprilo 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Annamária Szalai akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi en 1982, kulturistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1990, ekonomian diplomon en Financa Altlernejo en 1998. Jam post la unua diplomo ŝi instruis 2 jarojn en bazlernejo, poste ŝi estis ĵurnalisto, inter 1985-1997 ŝi estis estro de la departementa kineja firmao, pli poste ĝis 2002 ŝi estis gvidanto de koncerthalo de Zalaegerszeg, fine ŝi instruis en Altlernejo János Kodolányi.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ekde 1991 ŝi aliĝis al Fidesz. Inter 1998-2004 ŝi estis parlamentano, poste ŝi estis estro de la Radio kaj Televido-Aŭtoritato, kie ŝi laboris ĝismorte. Ŝi suferis pro kancero kaj ŝi laboris eĉ en la hospitala lito. Ŝi ricevis 4 premiojn ekde 2007, la lastajn 2 jam postmorte.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • reliefo en Zalaegerszeg
  • filma premio fondita en 2015

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]