Kálmán Kovács (pentristo)
Kálmán Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1927 en Mikušovce |
Morto | 22-an de januaro 2017 (89-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Hungario Aŭstrio |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1950–1956) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto politika aktivisto |
Kálmán Kovács [kovAcx], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Kálmán estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
Kálmán Kovács [1] naskiĝis 1927 en Mikušovce (distrikto Lučenec) (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 22-an de januaro 2017 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kálmán Kovács apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li studis en Hungara Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1950-1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Valér Ferenczy, Pál Molnár C., kaj Nándor Lajos Varga. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1956, post falo de la revolucio li rifuĝis al Vieno, li plulernis helpe de stipendio kaj akiris diplomon en belarta akademio de Vieno en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis Friedensreich Hundertwasser, Oskar Kokoschka, Christian Ludwig Martin. Post la diplomo li longe studvojaĝis, poste li establis atelieron en Vieno. Ĝi estis samtempe centro de la rifuĝintaj hungaroj. Li verkis ankaŭ arthistoriajn studojn, ŝatis krei grafikaĵojn, instruis en altlernejo kaj redaktis-eldonis kontraŭkomunismajn periodaĵojn. En la fruaj 1980-aj jaroj li establis bildogalerion. Post falo de la socialismo li establis atelieron en Öttevény. En 1999 li estis nomumita docento en la Universitato de Okcidenta Hungario. Li ricevis hungarajn premiojn kaj li havis edzinon.
Pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- vidu la malsuprajn bildojn!
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-08-15 per la retarkivo Wayback Machine