Ilona Lovas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ilona Lovas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1948 (1948-01-01) (73-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Edz(in)o Tamás Nagy
Okupo
Okupo vidartisto • textile artist
Information icon.svg
vdr

Ilona Lovas [lovaŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lovas Ilona estas hungara tekstilartisto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio. Ŝia edzo estas Tamás Nagy (arkitekto).

Ilona Lovas[1] naskiĝis la 1-an de januaro 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Lovas akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1974. Jam dum la studentaj jaroj li ricevis arĝentan premion en Milano. Li frue aliĝis al studio de junaj tekstilistoj en Velem. Inter 1975-1977 kaj 1987-1989 ŝi vivis en Novjorko. Ekde la 1980-aj jaroj ŝi uzis ne nur tekstilojn, sed ankaŭ aliajn materialojn. La plej interesa estis intesto de bovo, el kiu ŝi kreis papirusan materialon. Ŝi kreis ankaŭ modernajn skulptaĵojn. En 2002 ŝi akiris sciencan gradon DLA, post 2 jaroj ŝia habilitiĝo okazis. Ŝi instruas en Universitato de Okcidenta Hungario en Sopron, tamen ŝi vivas en Budapeŝto. Ŝi ricevis premiojn ekde 1973, la plej valoran en 2020 (premio Kossuth).

Elektitaj kreaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]