István Csapody (botanikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Csapody
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1930 (1930-02-26)
en Sopron
Morto 8-an de januaro 2002 (2002-01-08) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Tamás Csapody
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

István Csapody [iŝtvAn ĉapodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapody István estis hungara estis hungara botanikisto, universitata instruisto. Lia botanika nomo estis Csapody.

István Csapody [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1930 en Sopron, li mortis la 8-an de januaro 2002 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Csapody frekventis benediktanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste lia anonco estis rifuzita en Scienca Universitato Loránd Eötvös pro la eklezia gimnazio. Li akiris arbarinĝenieran diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1953. Post siaj studoj li estis asistanto samloke. En 1958 li estis forigita pro politikaj kaŭzoj, poste li laboris en ŝtata arbara laborejo. En 1962 li doktoriĝis. Inter 1975 kaj 1990 li estis ĉefkonsilisto en Naturprotekta Inspektorejo, poste li faris la samon en Natura parko. Ekde 1991 li instruis (jam kiel emerito) en Universitato de Okcidenta Hungario. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1966-2001, aŭstran premion en 1994.

Li edziĝis en 1954, baldaŭ li havis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiegészítő adatok Sopron flórájának ismeretéhez (1949)
  • Erdőgazdasági vonatkozású fitocönológiai és talajtani megfigyelések a Nagy Alföldről (1952)
  • Az alsódunaártéri erdők társulásainak vadgazdálkodási viszonyai (1958) - kun iu alia
  • Erdei fák és cserjék (1966) - kun Ferenc Rott kaj Vera Csapody
  • Eichen-Hainbuchwälder Ungarns (1967)
  • A századforduló erdőgazdálkodása a soproni városi erdőkben (1975)
  • Erdő-mező növényei (1980, 1993; slovake 1983) - kun Vera Csapody kaj Sándor Jávorka
  • Szigetköztől az őrségig. A Nyugat-Dunántúl természeti értékei. (1996) - kunverkinto

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Sopron (2007) [2]
  • naturlernejo kaj vizita centro "Csapody István" [3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]