Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)
Minada kaj Arbarkultura Altlernejo | |
---|---|
kolegio | |
Situo | |
lando | Hungario |
Minada kaj Arbarkultura Altlernejo en Sopron estis posteulo de Akademio de Selmec post la 1-a mondmilito.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la unua mondmilito Hungara reĝlando perdis signifajn teritoriojn, tial Minada kaj Arbarkultura Altlernejo de Selmecbánya rifuĝis al Sopron, kie la instruado trovis liberan lokon en forlasita kazerno. Ŝajnis, la urbo mem estis konvena, proksime estis arbaroj kaj minejoj. Tamen en 1921 anonciĝis problemo: Aŭstrio postulis ankaŭ regionon de Sopron, eĉ proksimiĝis jam la aŭstraj ĝendarmoj. Granda parto de studentoj prenis armilojn kaj kun aliaj loĝantoj ili komencis pafi al la aŭstroj, kiuj poste retiriĝis. Okazis plebiscito, kies rezulto estis la hungara dominado.
Ekde 1922 la instruado okazis jam en pli novaj domoj. La altlernejo konsistis el 4 fakultatoj: minada, metalforna, ferforna kaj arbarkultura sekcioj. En 1924 2 judoj komencis lerni, tio kaŭzis tutlandan skandalon.
En 1934 la memstareco ĉesis, ĉar Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József integris la altlernejon, dekanoj gvidis la kampuson.
En 1949 oni fondis novan universitaton en Miskolc sub nomo Pezindustria Teknika Universitato, tial la fakultatoj pri minado kaj metalurgio el Sopron estis translokigita al Miskolc. La arbarkultura fakultato funkciis plu en Sopron ĝis 1952, poste ĝi transformiĝis al Arbarkultura Altlernejo. Post jardeko ĝi estis levita al Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato, ĝi estis alinomita en 1996 al Universitato de Sopron. En 2000 ĝi estis integrita al Universitato de Okcidenta Hungario.
Nepre menciindas, ke post falo de la Hungara revolucio de 1956 preskaŭ la plena altlernejo (studentoj kaj instruistoj) rifuĝis al Kanado, kie ili daŭris la instruadon/lernadon komence hungarlingve.
Rektoroj de la altlernejo
[redakti | redakti fonton]- Géza Réz 1918–1919
- Károly Láng 1919–1920
- István Vitális 1920
- Sándor Jankó 1920–1922
- Géza Boleman 1922–1923, 1928–1930
- János Mihalovits 1923–1924
- Jenő Tettamanti 1924–1926
- Zoltán Fekete (inĝeniero) 1926–1928, 1932–1934
- Ernő Cotel 1930–1932
Dekanoj de la kampuso
[redakti | redakti fonton]- József Finkey 1934–1935
- Károly Walek 1935–1936
- János Széki 1936–1937
- Gyula Roth 1937–1938
- Miklós Vendel 1938–1939
- Artúr Kelle 1939–1940
- János Proszt 1940–1941, 1946–1947
- Ferenc Modrovich 1941–1942, 1945–1946
- Antal Tárczy-Hornoch 1942–1943
- János Sébor 1943–1944, 1947–1948
- Ernő Cotel 1944–1945
- Elemér Szádeczky-Kardoss 1948–1949
Elektitaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]- József Andor (arbarinĝeniero)
- Imre Babos
- Ferenc Béldi
- Attila Benedek
- Károly Botvay (arbarinĝeniero)
- István Csapody (botanikisto)
- József Gergácz
- Mihály Gunda
- Béla Gyarmati (arbarinĝeniero)
- János Győrfi
- Lajos Haracsi
- Imre Herpay
- István Hiller (bibliotekisto)
- Zoltán Igmándy
- Ferenc Lesenyi
- Károly Mészáros (dendrologo)
- György Pántos
- István Szodfridt
Elektitaj studentoj
[redakti | redakti fonton]- József Andor (arbarinĝeniero)
- László Barányi
- Ervin Barlai
- Elemér Barabits
- Ervin Becker
- Ferenc Béldi
- József Gergácz
- János Győrfi
- Lajos Haracsi
- István Hiller (bibliotekisto)
- Gyula Holdampf
- László Jakóby
- András Márkus (informatikisto)
- Károly Mészáros (dendrologo)
- László Orlóci
- Miklós Salamon
- Barna Szabó
- István Szodfridt