János Győrfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Győrfi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1905 (1905-03-13)
en Keszthely
Morto 9-an de oktobro 1966 (1966-10-09) (61-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Minada kaj Arbarkultura Altlernejo
Okupo
Okupo entomologo • universitata instruisto
vdr

János Győrfi [jAnoŝ djOrfi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Győrfi János estis hungara entomologo, inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto, membro de Akademio Sankta Stefano (1949).

János Győrfi[1] naskiĝis la  13-an de marto 1905(nun 1905-03-13) en Keszthely, li mortis la 9-an de oktobro 1966 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Győrfi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1924, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1929. Post la diplomo li havis statuson en la altlernejo, inter 1936–1940 li estis asistanto, inter 1940–1946 lektoro, inter 1944–1946 docento, inter 1946–1951 profesoro. Intertempe en 1939 li doktoriĝis en la altlernejo (jam levita universitato) kaj ekde 1945 li estis ankaŭ katedrestro. Inter 1951–1963 li esploris en instituto Li kandidatiĝis (CSc) en 1953, li doktoriĝis (DSc) en la sekva jaro antaŭ la Hungara Scienca Akademio pro la laboraĵoj faritaj ĝis tiam, lia habilitiĝo okazis en 1944. Pro akuta malsano li pensiuliĝis en 1963. Li ricevis premion en 1965 kaj kelkajn stipendiojn ek 1936.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Műszakilag káros rovarok. 1–2. (1936)
  • Adatok a fürkészdarazsak erdészeti jelentőségéhez. (ankaŭ disertaĵo, 1939)
  • Fásnövényeink másodlagosan káros rovarellenségei. (1943)
  • Az elsődlegesen káros rovarok elszaporodásának feltételei. – A sárgahasú körtedarázs. (1947)
  • Erdővédelmi enciklopédia. (studenta lernolibro, 1951)
  • Fenyőmagtoboz- és fenyőmagkárosítók és azok parazitái. (disertaĵo, 1954)
  • Erdészeti rovartan. (monografio kaj studenta lernolibro, 1957)
  • Erdővédelemtan. (monografio kaj studenta lernolibro, 1963)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.