Elemér Szádeczky-Kardoss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

SZÁDECZKY-KARDOSS Elemér (sa:decki-kardoŝ) estis hungara geologo, geokemiisto, universitata profesoro, ano de MTA, laŭreato de Kossuth-premio (1949, 1952) naskita en Koloĵvaro la 10-an de septembro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de aŭgusto 1984. Li estis la filo de Gyula Szádeczky-Kardoss.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Szádeczky-Kardoss havigis sian diplomon en Universitato de Budapeŝto (1926). Li komencis sian karieron kiel asistanto en la Universitato de Ŝoprono, en 1936. Li iĝis universitata profesoro, poste en 1948 dekano. Intertempe li iĝis privatprofesoro de budapeŝta universitato (1931). Li estis la unua rektoro de Pezindustria Teknika Universitato de Miskolc (1948-50), poste profesoro pri mineralogio-petrologia de Eötvös Loránd Tudományegyetem, (ELTE), kie en 1955 li organizis la Geokemian Esplorlaboratorion de MTA, kaj kiel ties direktoro li pensiuliĝis. Li organizis la Sekcion pri Geologiaj kaj Minejaj Sciencoj de MTA (1965), kies li estis sekretario kaj ĝis 1976 ĝia prezidanto. Li redaktis longtempe la revuon Acta Geologica. La nombro de liaj monografioj kaj studoj superas 200. Li estis landkunvena deputito. Li estis distingita de memormedalo Szabó József de la Hungarlanda Geologia Asocio. Li estis ano de korespondanta akademio de Aŭstrio, honora doktoro de ELTE (1981), posedanto de memormedalo Leopold von Buch (1983).

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Rendszeres ásványtan (Miskolc, 1950);
  • Szénkőzettan (Bp., 1952);
  • Geokémia (Bp., 1955);
  • A Föld szerkezete és fejlődése (Bp., 1968);
  • Geonómia (Bp., 1974).

Fonto[redakti | redakti fonton]