Ernő Cotel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Cotel
Persona informo
Naskonomo Cotel Ernő Rudolf
Naskiĝo 23-an de aprilo 1879 (1879-04-23)
en Salgótarján
Morto 8-an de novembro 1954 (1954-11-08) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoAkademio de Selmec
Familio
Infano Q124624118
Okupo
Okupo metala inĝeniero
vdr

Ernő Cotel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Cotel Ernő estis hungara inĝeniero pri metalurgio, profesoro, membro (korespondanta en 1945) de Hungara Scienca Akademio.

Ernő Cotel [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1879 en Salgótarján. Li mortis la 8-an de novembro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Cotel frekventis Teknikuniversitaton József en Budapeŝto nur duonjaron, poste Akademion de Selmec en Selmecbánya, kie li akiris diplomon en 1902. Post lernado li laboris en diversaj metalurgiaj fabrikoj. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato-inĝeniero. En 1923 li ekinstruis en altlernejo en Sopron, kie li estis katedrestro, en la studjaro 1924 dekano, en la studjaroj 1930 kaj 1931 rektoro. Ekde 1926 li instruis ankaŭ en teknikuniversitato en Budapeŝto. Inter 1937 és 1944 li estis membro de la senato. Li doktoriĝis en 1952.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A hengerlés alatt álló vasrúd előrecsúszása (1923)
  • Die Grundlagen des Walzens (1930)
  • A nyersvasgyártás alapelvei (principoj de produktado de la kruda fero), (1933)
  • A nagyolvasztó profiljának fejlődése (1947)
  • A vaskohászat új útjai (Novaj vojoj de la ferometalurgio), (1953)

Fontoj[redakti | redakti fonton]