Ferenc Lesenyi
Ferenc Lesenyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1887 en Hliník nad Hronom |
Morto | 6-an de septembro 1962 (75-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Selmec (1905–1909) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | forestry engineer (en) universitata instruisto |
Ferenc Lesenyi [leŝenji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lesenyi Ferenc estis hungara inĝeniero, profesoro.
Ferenc Lesenyi [1] Arkivigite je 2016-12-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de aprilo 1887 en Hungara reĝlando en Geletnek (nuntempa Hliník nad Hronom en Slovakio), li mortis la 6-an de septembro 1962 en Sopron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Lesenyi abiturientis en Kolozsvár, poste li studis en Akademio de Selmec inter 1905-1909. Li faris la kutimajn praktikajn laborojn en ĉirkaŭaĵoj de Selmecbánya kaj Kolozsvár, poste li akiris diplomon en 1912. Li komencis labori en Görgényszentimre, poste en Beszterce. En 1917 li havis postenon en la agrikultura ministerio. Li plulernis en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, en 1923 li estis nomumita eksterordinara profesoro en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron). En 1934 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. En 1951 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu ĝis 1959.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az erdőgazdasági politikai tanszék munka tervének és céljának ismertetése (1925)
- Die Lage der ungarischen Fortswirtschaft und das neue Fortsgesetz (1935)
- Erdészeti jogunk kódexéhez (1942)
- A centenárium évszázada és az erdőgazdaság (1948)
- Erdészeti enciklopédia (Budapeŝto, 1954)
- A Selmecbányái Erdészeti Tanintézet története, (1808—1846) (Sopron 1959)
- Haladó erdőgazdasági törekvések a két világháború közötti korban (1962)