Károly Botvay (arbarinĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Károly Botvay [kAroj botvai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Botvay Károly estis hungara inĝeniero, universitata profesoro. Lia origina familia nomo estis Schumacher, lia samnoma filo estis Károly Botvay (violonĉelisto).

Károly Botvay [1] naskiĝis la 4-an de januaro 1897 en Hungara reĝlando en Ada (nuntempa Ada (Serbio), li mortis la 10-an de septembro 1958 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Botvay frekventis mezlernejojn laŭvice en Újverbász, Újvidék, Szeged kaj Lőcse, poste li batalis en la 1-a mondmilito ĝis 1917. Li akiris inĝenieran diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1924. Post siaj studoj li restis samloke kiel asistanto. Inter 1938–1939 li esploris helpe de stipendio en arbaro en Bavario, poste ĝis 1944 li laboris en instituto pri arbaroj en Budapeŝto. En 1940 li doktoriĝis en fakultato en Sopron, post 4 jaroj li estis nomumita privata profesoro, en 1946 publika ordinara profesoro, en la sekva jaro li fondis novan katedron. Li kandidatiĝis en 1952, li pensiuliĝis en 1958. Li multe okupiĝis pri grundoj de la arbaroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ülepedés zavarainak elhárítása az Odén-féle eljárás alapján történő mechanikai elemzésnél (1937)
  • Talajaink, mint dinamikus rendszerek (1943)
  • Erdészeti talajtan. 1–2. (1950) - studenta lernolibro
  • Az általános meteorológia, időjárástan és éghajlattan alapjai (1953; 3-a eldono en 1955)
  • A talajsavanyúság és erdészeti jelentősége (1957)
  • Éghajlattan (1965)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj busto en Sopron (1997) [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.