Mihály Gunda
Mihály Gunda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de oktobro 1918 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Rozsnyó |
Morto | la 30-an de oktobro 1989 en Hungario Kapuvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero universitata instruisto |
Mihály Gunda [mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gunda Mihály estis hungara inĝeniero pri maŝinoj kaj minejoj, altlerneja instruisto. Pro distingo laŭnecese aldoniĝas "pli aĝa, hungare id."
Mihály Gunda[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1918 en Rozsnyó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rožňava en Slovakio), li mortis la 30-an de oktobro 1989 en Kapuvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Gunda maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1941, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1946 (la aktuala kampuso estis en Sopron). Post la diplomo li restis en la kampuso, kie li estis asistanto (1947–1950), lektoro (1950–1960), docento (1960–1967), profesoro (1967–1983), ankaŭ katedrestro (1963–1983), poste li pensiuliĝis. Intertempe li kandidatiĝis en 1966 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa intereso estas maŝinoj en la arbarkulturo, sed li instruis geometrion kaj teknikan desegnon. Lia edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis stipendion en 1951, premiojn inter 1960-1988.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Géprajz. Faipari mérnöki hallgatók részére. (studenta lernolibro, 1962; 4-a eldono: 1966)
- Az erdőgazdasági anyagmozgatás fejlesztési kérdései, különös tekintettel a gazdaságos közelítés eszközeire és a szállítható hosszra. (disertaĵo, 1965)
- Faipari felsőoktatásunk fejlődése. (1973)
- Az LKT-80 maximális rakománynagysága különböző lejtés- és talajviszonyok között. (1981)