Ferenc Béldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Béldi
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1927 (1927-01-10)
en Tata
Morto 10-an de januaro 1927 (1927-01-10) (0-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Minada kaj Arbarkultura Altlernejo
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Ferenc Béldi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Béldi Ferenc estis hungara inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto.

Ferenc Béldi[1] naskiĝis la  10-an de januaro 1927(nun 1927-01-10) en Tata (Hungario), li mortis la 24-an de oktobro 1986 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Béldi akiris arbarinĝenieran diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1951. Post la diplomo li estis asistanto samloke, inter 1956-1959 li partoprenis en ekspedicio en Ĉinio. Hejmenveninta li estis altigita lektoro, en 1962 docento, krome ekde 1964 li estis katedrestro, inter 1978–1981 fakultatestro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato (iama altlernejo) en 1964. Lia ĉefa esplorkampo estis kompara laboratoria maljuniĝo de la lignomaterialoj kaj ligneraj platoj. Li ricevis premion de Ĉinio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A faanyag víztartalom-eloszlásának és szöveti hibájának meghatározása elektromos úton. (disertaĵo, 1964)
  • Fizika. I. A. Hőtan. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1965; 5-a eldono 1981)
  • Kétlépcsős mérnökképzés az Erdészeti és Faipari Egyetem Faipari Mérnöki Karán. (1974)
  • University of Forestry and Wood Sciences. (redakto, 1987).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.