Lignera plato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
malgranda peco de lignera plato
kversekco de 16 mm dika liegnera plato
la surfaco de lignera plato
µCT- flugo tra preco de lignera planto, vidata de la flanko. Distingebleco 44,5 µm/vokselo.
µCT-flugo tra la sama peco lignera plato, rigardo de supre.
µCT-flugo tra la sama peco, aspektode supre, kolorigita.

Lignera plato, lignera tabulo estas la plej granda kaj konata subgrupo de la lignera materialo. Ili konsistas el malsimile gandaj ligneroj, kiuj estas kunpresitaj en tri ĝis kvin tavoloj al plurtavolaj platoj. La plej eksteraj tavoloj konsistas el fajnaj ligneroj, precipe kiam ili estas uzataj por dekoraj celoj (ekzemple por konstruo de mebloj). La platoj havas preskaŭ similajn ecojn kiel lignaj tabuloj, nur la firmeco estas multe malpli grandaj ol tio de natura ligno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lignerplatoj estis inventita en la 1930aj jaroj de la germano Max Himmelheber, por plialtigi la uzogradon de arboj, kiu tiam nur estas je ĉ. 40 procentoj. Ĉar por fari lignerajn platojn estas uzataj krom gluaĵo lignan rubon kiel ligneroj, lignopolvo kaj branĉoj, la uzogrado altiĝis ĝis ĉ. 80 procentoj.

Teknikaj datoj[redakti | redakti fonton]

La sekvantaj datoj valoras por platoj de normtipoj V20 kajV100:

ecoj dikeco de la plato en in mm
bis 13 >13–20 >20–25 >25–32 >32–40
kruda denceco (kg/m³) 750–680 720–620 700–600 680–580 650–550
fleksigebleco horizantala (N/mm²) 25–18 22–16 20–15 18–13 15–12
fleksada E-modulo horizontala (N/mm²) 4500–3200 4000–2800 3500–2500 3000–2000 2500–1600
fleksada E-Modulo vertikala (N/mm²) 2200 1900 1600 1300 1000
fleksebla dureco vertikala (N/mm²) 18–13 15–12 13–11 12–10 11–9
tirfirmeco en plata ebenaĵo (N/mm²) 10–8 10–8 9–7 9–7 8–6
tir-E-modulo en plata ebeno (N/mm²) 3000–2500 2800–2300 2700–2200 2600–2100 2500–1900
premfirmeco en plata ebeno (N/mm²) 15–13 15–13 14–12 14–12 13–11
prem-E-modulo en plata ebeno (N/mm²) 3000–2500 2800–2300 2700–2200 2600–2100 2500–1900
kvertirfirmeco seka (N/mm²) 1,0–0,5 0,8–0,4 0,7–0,35 0,6–0,3 0,5–0,25
firmeco kontraŭ ŝera ŝarĝado de la bloko (N/mm²) 2,8–1,4 2,2–1,1 2,0–1,0 1,0–0,9 1,4–0,7
firmeco kontraŭ ŝera ŝarĝado vertikale al al plata ebeno (N/mm²) 10–7 9–6 9–6 8–5 8–5
firmeco kontraŭ levado (N/mm²) 1,6–0,8 1,6–0,8 1,6–0,8 1,6–0,8 1,6–0,8
Brinell-hardeco 50–40 45–35 45–35 40–30 40–30

Farado[redakti | redakti fonton]

Ligneraj platoj estas farataj pro kostaj kialoj ĉefe el lignaj restaĵoj, malvalora ligno de maldikaj branĉoj kaj uzita ligno. Aldoniĝas gluaĵoj (lignogluaĵo kaj cementlakto) por ligi la lignerojn. Krome por specialaj platoj aldoniĝas fungicidon aŭ/kaj fajroprotektan kemiaĵon.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Joachim Deppe, Kurt Ernst: Taschenbuch der Spanplattentechnik. 4., überarbeitete und erweiterte Auflage. DRW, Leinfelden-Echterdingen 2000. ISBN 3-87181-349-4 .
  • Karl-Reinhard Volz: Untersuchung über die Eigenschaften der Rinde von Fichte, Kiefer und Buche und ihre Eignung als Rohstoff für Flachpreßplatten. In: WKI-Bericht, Nr. 3. Wilhelm-Klauditz-Institut für Holzforschung, Braunschweig 1974.
  • Manfred Dunky, Peter Niemz: Holzwerkstoffe und Leime. Technologie und Einflussfaktoren. Springer, Berlin / Heidelberg / New York / Barcelona / Hongkong / London / Mailand / Paris / Tokio 2002, ISBN 3-540-42980-8
  • Peter Niemz, André Wagenführ: Werkstoffe aus Holz. In: André Wagenführ, Frieder Scholz: Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag Leipzig im Carl-Hanser-Verlag, München 2008. ISBN 978-3-446-22852-8. S. 127–259.

Religoj[redakti | redakti fonton]