Béla Gyarmati (arbarinĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Gyarmati (arbarinĝeniero)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1921 (1921-08-21)
en Szigetvár
Morto 7-an de oktobro 1993 (1993-10-07) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Béla Gyarmati [djarmati], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyarmati Béla estis hungara inĝeniero pri arbaroj, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kriszt [krist] ĝis 1936, poste foje Gyarmati Kriszt.

Béla Gyarmati[1] naskiĝis la  21-an de aŭgusto 1921(nun 1921-08-21) en Szigetvár, li mortis la 7-an de oktobro 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Gyarmati maturiĝis en gimnazio en Szombathely en 1940, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József (la aktuala kampuso estis en Sopron) en 1944. Post la diplomo li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj, poste inter 1950–1968 li estis laboratoriestro en ministeria entrepreno, eĉ pli poste li estis altigita ĉefinĝeniero. Ekde 1971 li estis konsilisto pri lignaĵoj, ekde 1993 li instruis en rango profesoro en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato. Li kandidatiĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa tasko estis defendo de lignaĵoj precipe kontraŭ la fungoj. Pro divorco li edziĝis en 1946 kaj 1969, la unua edzino naskis filon en 1947. Li ricevis staĥanovistan premion en 1953, poste 3 medalojn inter 1961-1978.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Faanyagvédelem. (kunaŭtoro, 1955)
  • The Effects of Temperature and Pressure on Fungi Causing Wood-Decay. (kunaŭtoro, 1957)
  • Faanyagvédelem.' (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1964, tralaborita 1975)
  • Farontó gombákkal végzett vizsgálatok adatainak elemzése. (1976)
  • Újabb fungicidek hatékonysága a faanyagvédelemben. (disertaĵo, 1979)
  • A bórvegyületek hatásossága farontó gombák ellen. (1987)
  • A faanyagvédő szerekről. (1993)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.