János Széki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Széki
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1879 (1879-03-30)
en Szada
Morto 14-an de novembro 1952 (1952-11-14) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo metala inĝeniero • universitata instruisto
vdr

János Széki [jAnoŝ sEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széki János estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia origina familia nomo estis Stiglincz ĝis 1905.

Skulptaĵo pri János Széki

János Széki [1] naskiĝis la 30-an de marto 1879 en Szada. Li mortis la 14-an de novembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Széki frekventis gimnaziojn en Aszód kaj Pozsony, poste li eklernis en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1898. Pro financaj problemoj li lernis plu kaj akiris diplomon en akademio de Selmecbánya en 1902. Li plej multe lernis en la akademio de Károly Faller. Post la diplomo li laboris en diversaj metalurgiaj centroj de la lando. En 1906 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filojn. En 1913 li estis nomumita eksterordinara profesoro en la altlernejo (pli frue akademio). Li sekvis la rifuĝantan altlernejon en Sopron, kie li estis dekano en la studjaroj 1923 kaj 1936. Li sekvis la fakultaton ankaŭ en la frua socialismo al Miskolc, kie li instruis plu ĝismorte. En 1952 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A réz és ólomkohászat szilikátalakjai (1915)
  • Magyarország fémkohászatának vázlatos története (1941)
  • Alumíniumkohászat (1949)
  • Általános Kohászattan (1953) - studenta lernolibro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]