Károly Faller
Károly Faller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1857 en Banská Štiavnica |
Morto | 30-an de majo 1913 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gusztáv Faller |
Infano | Gusztáv Faller |
Okupo | |
Okupo | metala inĝeniero universitata instruisto |
Károly Faller [kAroj faler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faller Károly estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia patro estis Gusztáv Faller (1816).
Károly Faller [1] naskiĝis la 21-an de majo 1857 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 30-an de majo 1913 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Faller frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Kassa, poste minadan kaj arbaran akademion en Selmecbánya, kie li akiris inĝenieran diplomon en 1878. Post la diplomo li laboris en fandejo, sed pro soldatservo interrompo okazis. Inter 1882 kaj 1891 li instruis en la akademio, poste li denove laboris en diversaj fandejoj, fine li revenis al la akademio, kie li ĝismorte instruis, sed li estis ankaŭ katedrestro. Li estis la unua en Hungario, kiu okupiĝis serioze pri metalurgio de metaloj escepte la feron. En la 1910-aj jaroj li multe okupiĝis pri fandado de baŭksitoj. Li havis edzinon, kiu naskis 4 filojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A fémek olvasztásáról elektromos úton (Pri fandado de metaloj helpe de elektro), (1885)
- A fémkohászattan kézikönyve, 1-4 (Manlibro de la metalurgio), (1896–1904)
- A kemény ólom mikrostruktúrája (1905)
- Fémkohászat (Metalurgio), (1909)