Roland Ferenc Lieb
Roland Ferenc Lieb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1976 (48-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto |
Roland Ferenc Lieb, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lieb Roland Ferenc estas hungara skulptisto, medalisto, arkitekto, altlerneja instruisto.
Roland Ferenc Lieb [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1976 en Sopron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Roland Ferenc Lieb frekventis teknikajn mezlewrnejojn parte en Szombathely, parte en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato de Okcidenta Hungario en 2001. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Mészáros kaj Tamás Soltra E.. Post siaj studoj li estas samtempe arkitekto kaj artisto, en 2001 li eklaboris en arkitekta firmao, samtempe li ekspozicias. Ekde 2004 li instruas en la menciita universitato, ekde la sama jaro li iĝis memstara arkitekto. En 2007 li fondis propran arkitektan firmaon. Iam li translokiĝis al la proksima vilaĝo Röjtökmuzsaj. Komence li kreis medalojn el bronzo, poste el vitro, ligno, betono, fero. Li ricevis premiojn inter 2003 – 2016.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Dunajská Streda (2013)
- Sopron (2015)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Sopron (ekde 2001)
- Kecskemét (2002, 2005, 2008)
- Budapeŝto (2003, 2006, 2010)
- Seixal (2004, 2008)
- Tel-Avivo (2005)
- Colorado Springs (2007)
- Szentendre (2014)
Elektitaj arkitektaj planoj
[redakti | redakti fonton]- Sopron, domego kun 26 loĝejoj
- Sopron, domego kun 40 loĝejoj
- Szentgotthárd, renoviĝo de postejo
- Sárbogárd, poŝtejo
- pluraj familiaj domoj
Elektitaj medaloj
[redakti | redakti fonton]-
László Szlávics (pli aĝa) (2004, fero, ŝtono)
-
Post brodado (2002, fero, kupro)
-
Sieĝo (2008, betono, kupro)
Elektitaj memortabuloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo pri Erzsi Gazdag en Szombathely (2012)
- memortabulo pri Antal Radó en Gárdony (2014)
- memortabulo pri Ottóné Greisinger en Szombathely (2015)