Seixal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa foto pri riverborda promenejo en Seixal
Seixal
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2840
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 158 269  (2011) [+]
Loĝdenso 1 649 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 38′ N, 9° 5′ U (mapo)38.633333333333-9.0833333333333Koordinatoj: 38° 38′ N, 9° 5′ U (mapo) [+]
Areo 96 km² (9 600 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Seixal (Portugalio)
Seixal (Portugalio)
DEC
Seixal
Seixal
Situo de Seixal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seixal [+]
vdr

Seixal estas municipo en statuso urbo (laŭ internacia klasifiko urbego) en Portugalio en Distrikto Setúbal, en urbaro de Lisbono. Administre la municipo konsistas el 6 paroĥoj. La loknomo devenis de speco de glataj ŝtonoj trovitaj en riveroj. La urbo estis grava feriejo por aristokratoj de proksima Lisbono dum la 18-a jarcento.

Lernejo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Seixal
Ĝardena pordo

Seixal situas en la sudokcidenta parto de la lando laŭ Atlantiko ĉe enfluo de rivero en duoninsulo de Setúbal. Lisbono troviĝas 10 km [1]. Nur la rivera golfo estas la limo inter Lisbono kaj Seixal.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Seixal la industria tradicio estas la ŝipkonstruado ekde la epoko de la grandaj malkovroj. La privilegiita loko proksime de la ĉefurbo, kun facileco de aliro laŭlonge de la rivero, kontribuis al establado de diversaj industrioj. Komence de la 1990-aj jaroj la peza industrio trovis tie konvenan lokon. Estas proksimume 15,000 kompanioj. Ankaŭ la turismo estas grava enspezo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Seixal situas en Mediteranea klimato kun granda influo de oceano kaj Golfa Marfluo. Jare pluvas 774 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en julio kaj aŭgusto apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 17 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Seixal havas aŭtovojan ligon al Setúbal, vojan ligon al Lisbono tra ponto. La urbego havas stacidomon, la trajnas kuras ekzemple al Lisbono tra ponto. La rivero ebligas ekonomiajn kaj turismasjn agadojn. La ŝipeto atingas Lisbonon dum 15 minutoj. Seixal disponigas biciklojn laŭ la golfo.

Metro Sul do Tejo estis kompletigita en 2008.

Stacidomo Seixal

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kultura Festivalo okazigita ĉiujare
  • Seixal ankaŭ estas konata pri tio, ke estas sub potenco de la komunista partio dum 20 jaroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]