Matola
Matola | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1114 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 032 197 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 2 767 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 58′ S, 32° 28′ O (mapo)-25.96666666666732.466666666667Koordinatoj: 25° 58′ S, 32° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 3 m [+] | ||
Areo | 373 km² (37 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Matola estas metropolo, granda urbo de Maputo (provinco), antaŭurbo de Maputo kaj marhaveno en Mozambiko. La loknomo estas ofta familia nomo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 25° 58′ 12″ S 32° 27′ 36″ O / 25.97000 °S, 32.46000 °O (mapo)Koordinatoj: 25° 58′ 12″ S 32° 27′ 36″ O / 25.97000 °S, 32.46000 °O (mapo)
- Areo: km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 675.422 ( en 2007)
- Horzono:
- Telefonkodo: +258 21
- Aŭtokodo:
- Poŝtkodo:
Geografio[redakti | redakti fonton]
Matola situas sur ebenaĵo laŭ la maro en suda parto de la lando. Matola ankaŭ estas la nomo de malgranda rivero (proksimume 30 km-ojn longa), kiu tuŝas municipon de Matola.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis en 1895. Ĝi estis vilaĝo en 1918 kaj urbiĝis en 1955. La oficiala nomo iĝis "Vila Salazar" en 1968. En 1975 la urbo rericevis la originan nomon. Inter 1980-1988 Matola iĝis parto de Maputo.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Matola troviĝas ĉe limo tropika savana klimato kaj subtropika klimato. Jare pluvas po 761 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter januaro-marto. La temperaturo varias averaĝe inter 24-30 °C. En januaro estas la plej varma, en julio la plej malvarma vetero.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Matola estas industria centro kun grava haveno por mineralo (kromo kaj fero) de Svazilando kaj Sudafriko. Ĝi havas naftorafinejojn (aktuale neaktivajn) kaj ekde 2002 aluminian muldejon. Oni produktas sapon, cementon kaj agrikulturaĵojn.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Matola havas fervojajn liniojn al la suda parto de la lando, al Svazilando kaj al Sudafriko. Estas ankaŭ haveno kaj flughaveno.