Pál Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pál Hoffmann, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hoffmann Pál estis hungara juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1890).

Pál Hoffmann

Pál Hoffmann [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1830 en Hungara reĝlando, en Nagymarton (nuntempa Mattersburg en Aŭstrio). Li mortis la 28-an de junio 1907 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Hoffmann frekventis universitatojn en Pozsony kaj Vieno. Li laboris kiel juĝisto inter 1857-1860, poste li instruis en universitatoj, ekzemple en Pest (urbo), kie li estis rektoro. Li okupiĝis precipe pri romia juro. Ekde 1868 li estis elektita plurfoje deputito parlamenta. En 1893 li pensiuliĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A római magánjog rendszere mai érvényében (kvarfoje eldonita inter 1858-1873)
  • Justinianus császár Institutióinak négy könyve (tradukaĵo el la latina, 1864)
  • Általános magánjogi törvénykönyvek tervezete Magyarország számára (1871)
  • A birtoki jogtan kétségei (1892)

Fontoj[redakti | redakti fonton]