János Kristóf Deccard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Kristóf Deccard
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1686 (1686-10-21)
en Sopron
Morto 19-an de marto 1764 (1764-03-19) (77-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Infano János Vilmos Deccard
Okupo
Okupo instruisto
vdr

János Kristóf Deccard [jAnoŝ kriŝtOf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deccard János Kristóf estis hungara botanikisto, instruisto, liceestro. Lia filo estis János Vilmos Deccard.

János Kristóf Deccard[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1686 en Sopron (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 19-an de marto 1764 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kristóf Deccard lernis en luterana liceo en sia naskiĝurbo, poste li studis en Universitato de Wittenberg (1707-1711). Hejmenveninta li estis nomumita liceestro (1712-1740). En 1740 li verkis studon pri la luterana pedagogia sorto en Hungarlando, kie li mokis la kompetentulojn. Tial li estis trudemerita, sed poste li okupiĝis pri botanikaj laboroj. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Oratio funebris… (1723)
  • Concio Parentalis, in virum summe rev… (1739)
  • Commentatio theologica, Joan. Sig. Pilgramii… (1746)
  • Supremi officii munus, quo viro Danieli Hajnoczio gymn. Semproniensis rectori… (1747)

Manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

  • Flora Semproniensis ordine alphabetico proposita
  • Hungaria sub regibus Arpadianis

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]