Kristoforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristoforo estas persona nomo el greka, kiu signifas "Kristo-portanto". Ĝi estis populara nomo por fruaj kristanoj kiuj "portis Kriston en siaj koroj."

Tiun nomon havis Sankta Kristoforo, historia martiro kiu estas ligata al apokrifa rakonto pri homo kiu fizike portis la infanon Jesuon trans rivero, kaj la infano estis eksterordinare peza, pro fakto ke la infano mem portis ĉiujn problemojn en la mondo.

  • angle: Christopher
  • arabe: كريستوفر
  • france: Christophe
  • germane: Christoph
  • hebree: כריסטופר
  • hispane: Cristóbal
  • hungare: Kristóf
  • itale: Cristoforo
  • katalune: Cristòfor
  • pole: Krzysztof
  • portugale: Cristóvão
  • ruse: Христофор
  • taje: คริสตอเฟอร์