Oedenburger Zeitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oedenburger Zeitung
Numero de la 13-a de marto 1888
Numero de la 13-a de marto 1888
gazeto

Lando  Aŭstrio-Hungario
Urbo Sopron
Establodato 1868
Ĉesigita publikado 1944

vdr

Oedenburger Zeitung (trad. Ĵurnalo de Ödenburg) estis germanlingva taggazeto (ekde 1900) kiu aperis inter 1868 kaj 1944 en Sopron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temis pri unu el la plej gravaj germanlingvaj gazetarproduktoj en Hungario. Ĝia unua titolo estis (ĝis 1875) Oedenburger Nachrichten; la sinteno de la redaktistaro estis liberalisma. La mankanta proksimeco al hungarpopolaj interesoj igis naciemulojn ataki ĝin (aparte dum la lasta triono de la 19-a jarcento).

Sub la estrado de Hans Ambroschitz ĝi pli kaj pli favoris interesojn de Cislajtio.[1] Krom la regionaj kaj reĝolandaj novaĵoj substrekindas la kvalito de la kulturaj paĝoj. Oni publikigis ekz. dialektajn historiojn kaj poeziaĵojn de Ignaz Anton Schiller, de Johann Neubauer kaj de Mida Huber.

En la mallonga tempo de Hungara Sovetrespubliko ĝia apero ĉesis kaj la laborista kolektivo anstataŭis la redaktistaron. Post 1921, kiam referendume klariĝis daŭra restado de la urbo sur hungaria teritorio, ĝi iĝis la ĉefa organo por la surlokaj germanlingvanoj. En 1944 la sovetiaj okupantoj malpermesis kontinuigon de la aperado. La eldonkvanto pendolis inter 2400 kaj 3000 ekzempleroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heide, Walther: Handbuch der deutschsprachigen Zeitungen im Ausland. Essen 1935/1949.
  • Réz, Heinrich: Deutsche Zeitungen und Zeitschriften in Ungarn von Beginn bis 1918. München 1935, p. 81.
  • Riecke, Jörg / Theobald, Tina (eld.): Deutschsprachige Zeitungen im östlichen Europa. Ein Katalog. Bremen 2019, p. 459–462.
  • Rózsa, Mária: Deutschsprachige Presse in Ungarn 1850–1920. Ĉe: Berichte und Forschungen 11 (2003), p. 59–143 ([https://www.bkge.de/13565.html#o surrete).
  • la sama: Deutschsprachige Presse in Ungarn. Magyarországi német nyelvű sajtó, 1921–2000. Budapest 2006.
  • Weber, Albert: Bibliographie deutschsprachiger Periodika aus dem östlichen Europa. Teil 1: Zeitungen und Zeitschriften. Regensburg 2013, p. 571-572 ([https://www.ios-regensburg.de/fileadmin/doc/Weber/Bestandsbibliographie_Zeitungen_Zeitschriften.pdf surrete).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Theobald (eld.): Deutschsprachige Zeitungen im östlichen Europa, p. 460-461

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oedenburger Zeitung en la germana Vikipedio.

Arkivigite je 2023-03-17 per la retarkivo Wayback Machine