János Ádám Gensel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Ádám Gensel, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gensel János Ádám estis hungara kuracisto, meteologiisto.

Memortabulo pri János Ádám Gensel

János Ádám Gensel [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1677 en Sopron. Li mortis la 31-an de aŭgusto 1720 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Ádám Gensel lernis en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Jena, fine li frekventis italajn universitatojn, en Padovo li akiris pliajn diplomojn en 1703. Hejmenveninta li kuracadis en Vasvár, poste en Sopron. En 1710 li estis nomumita ĉefkuracisto de Sopron (historia departemento), ankaŭ al Vas (historia departemento). Li estis ankaŭ kortega kuracisto de familio Esterházy. Supozeble li estis la unua, kiu faris meteologiajn observojn en Hungarlando en la 1710-aj jaroj. Li okupiĝis ankaŭ pri la botaniko. Li mortis pro pesto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio medica, qua aegrum ischuria laborantem exhibet (1699)
  • Theses philosophico-medicae, Sacrae Regiae Maiestati Josepho I. Romanorum Imp. dicatae, pro suprema in philosophia et medicina laurea consequenda, imponente eam excell (1703)
  • Neue Hungarische und Schlesische Plantation des vermeinten Indianischen Thees (1737)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • reliefo (1974) kaj memortabulo (1991) en Sopron

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.