Preĝejo Stefano la 1-a (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a en Sopron
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a en Sopron
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Sopron
Dato de konsekro 1943
Konsekrinto Vilmos Apor
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Nándor Körmendy
Konstruado 19401941
Specifo
Enhaveco 150 sidlokoj
Longo 33 m (turo kun la kruco)
Konstrumaterialo la turo el ferbetono
Ligiloj
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas moderna romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Sopron.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1932 decido naskiĝis pri nova preĝejo en Sopron. Post 3 jaroj oni komencis kolekti monojn. La konstruado mem okazis en la jaroj 1940 kaj 1941, poste 2 jarojn okazis la internaj instaladaj laboroj. Oni pentradis la freskojn kontinue inter 1945 kaj 1961. La orgeno estis produktita en 1956, renovigita en 1999.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estas komplika, estas videblaj rektaj kaj kurbaj elementoj. La navo estas duonronda havanta 12 kolonojn, kiuj simbolizas la apostolojn. La navo havas 24 suprajn fenestrojn. La altara bildo prezentas sanktan Stefanon, kiu dediĉas la kronon al Sankta Maria. La maldekstra flanka altaro estas nomumita pri Elizabeto de Hungario, la dekstra pri Margareta de Hungario.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.