József Aistleitner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Aistleitner [jOĵef ajslejtner], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Aistleitner József estis hungara pastro, prelato, orientalisto, lingvisto, filologo, profesoro.

József Aistleitner [1] naskiĝis la 2-an de majo 1883 en Sopron. Li mortis la 9-an de septembro 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Aistleitner frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en Győr kaj Vieno. Li pastriĝis en 1905, li doktoriĝis post 2 jaroj. En 1906 li estis vicpastro en Tata (Hungario), inter 1908 kaj 1925 prefekto-instruisto de seminario en Győr. Li akiris pedagogian diplomon en 1913 en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li instruis inter 1925 kaj 1950. Li okupiĝis precipe pri la semida lingvaro. Li estis elektita dekano trifoje, en 1944 rektoro. Li doktoriĝis en 1960 jam postmorte.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • VII. Gergely pápa élete (Vivo de Gregorio la 7-a), (1924)
  • Héber nyelvtan (Hebrea gramatiko), (1932)
  • Az istenfogalom egy elfelejtett nép hitregéiben (1940)
  • Ein Opfertext aus Ugarit mit Exkurs über kosmologische Beziehungen d. ugaritischen Mythologie (1954-55)
  • Wörterbuch d. ugaritischen Sprache (1963)

Fontoj[redakti | redakti fonton]