Ugarita lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ugarita lingvo
Skribo Ugarita Alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia lingvaro
Semida lingvaro
Nordokcidenta semida lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 uga
  ISO 639-3 uga
  Glottolog ugar1238
Angla nomo Ugaritic
Franca nomo ougaritique
v  d  r
Information icon.svg

La ugarita lingvo estas nordokcidenta semida lingvo,[1] malkovrita de francaj arkeologoj en 1929. Ĝi estas konata preskaŭ nur forme de skribaĵoj trovitaj en la ruinigita urbo Ugarito (moderna Ras Ŝamra), Sirio.[2][3] Studantoj de la Hebrea Biblio uzis ĝin por klarigi bibliajn hebreajn tekstojn kaj ĝi rivelis manierojn, kiel la izraelida kulturo trovis paralelojn en la najbaraj kulturoj.[3]

La ugarita priskribiĝis kiel "la plej grava literatura malkovro el antikvo depost la malĉifro de la egiptaj hieroglifoj kaj mezopotamia kojnoskribo."

Tekstaro[redakti | redakti fonton]

La ugarita atestiĝas en tekstoj de la 14-a ĝis la 20-a jarcentoj a.k.e..[4] La urbo estis detruita en 1180–1170 a.k.e..

Literaturaj tekstoj malkovritaj en Ugarito inkludas la Legendo de Keret, la epopeo Aqhat (aŭ legendo de Danel, la mito de Baal-Alijan, kaj la morto de Baalo – ĉi du lastaj estas ankaŭ kolektive konataj kiel la baala ciklo – kiuj ĉiuj malkaŝis aspektojn de kanaana religio.

Laŭ unu hipotezo, ugaritaj tekstoj eble solvas la biblian enigmon pri la anakronismo, kie Ezekielo mencias Danielon ĉe 14:13-16; tio okazas ĉar en kaj la ugarita kaj la antikva hebrea tekstoj, ĝi estas ĝuste Danel.[3]

Skriba sistemo[redakti | redakti fonton]

Argila premaĵo de la ugarita alfabeto
Premaĵo de la ugarita alfabeto

La Ugarita alfabeto estas kojnoforma abĝado (alfabeto sen vokaloj), uzita ekde la 15-a jarcento a.k.e.. Kvankam ĝi aspektas simila al la mezopotamia kojnoskribo (kies teknikojn ĝi pruntis), ĝiaj simboloj kaj simbolaj sencoj estas nerilataj. La "longa alfabeto" havas 30 literojn, dum la "mallonga alfabeto" havas 22 literojn. Aliaj lingvoj (speciale la hurita) fojfoje verkiĝis per ĉi tiu alfabeto en la ĉirkaŭaĵo de Ugarito, kvankam ne aliloke.

Argilaj premaĵoj verkitaj ugarite donas la plej fruan evidentecon, kaj de la levantenia ordo de la alfabeto, kiu donas sian ordon al la hebrea, greka, kaj latina alfabetoj, kaj de la sud-semida ordo, kiu donis sian ordon al la geeza alfabeto. Oni skribis ĝin maldekstr-al-dekstre.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La ugarita estas flekcia lingvo, kaj ĝiaj gramatikaj trajtoj tre similas al tiuj trovitaj en la klasika araba kaj la akada. Ĝi havas du genrojn (masklan kaj femininan), tri kazojn por substantivoj kaj adjektivoj (nominativon, akuzativon, kaj genitivon), tri nombrojn (ununombron, dunombron, kaj plurnombron), kaj verbajn aspektojn, kiuj similis tiujn trovitajn en aliaj nordokcidentaj semidaj lingvoj. La vortordoj por la ugarita estas Verbo Subjekto Objekto (VSO) kaj Subjekto Objekto Verbo (SOV),[5] Posedato–Posedanto (NG), kaj substantivoadjektivo (NA). Oni konsideras la ugaritan konservema pro tio, ke el la prasemida lingvo ĝi tenas la plimulton da fonemoj, la kazan sistemon, kaj la vortordon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam oni kutime klasigas ĝin kiel nordokcidenta semida (Tropper, Josef "Ugaritic grammar", en Handbuch der Orientalistik, Wilfred G. E. Watson, redaktoro (1999). BRILL, ISBN 90-04-10988-9, ISBN 978-90-04-10988-9), la ugarita alternative klasiĝas en "norda semida" grupo (Lipiński, Edward (2001). Semitic languages: outline of a comparative grammar. Peeters Publishers, ISBN 90-429-0815-7, ISBN 978-90-429-0815-4, 780 paĝoj. Volumo 80 de Orientalia Lovaniensia analecta).
  2. Schniedewind, William M. kaj Hunt, Joel H. (2007). A primer on Ugaritic: language, culture, and literature (p. 20). Cambridge University Press, ISBN 0-521-87933-7, ISBN 978-0-521-87933-0, 226 paĝoj.
  3. 3,0 3,1 3,2 Edward L. Greenstein, "Texts from Ugarit Solve Biblical Puzzles", BAR 36:06, Nov/Dec 2010, pp. 48-53, 70. Trovita ĉe Biblical Archaeology Review retejo. Alirita la 29-an de oktobro 2010.
  4. Quartz Hill School of Theology, Ugarit and the Bible
  5. "Ugaritic Word Order and Sentence Structure in KRT" de Gerald H. Wilson, en Journal of Semitic Studies 27 volumo 1 (Printempo 1982)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]