Endre Csatkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Csatkai
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1896 (1896-08-13)
en Draßburg
Morto 12-an de marto 1970 (1970-03-12) (73-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Endre CSATKAI [ĉatkai], laŭ la hungara skribmaniero Csatkai Endre estis hungara historiisto, muzikhistoriisto kaj arthistoriisto.

Endre Csatkai naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1896 en Hungara reĝlando, en Darufalva (nuntempa Draßburg en Aŭstrio). Li mortis la 12-an de marto 1970 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Csatkai devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Sopron, poste universitaton en Budapeŝto. Li eklaboris en Sopron, poste li translokiĝis al Eisenstadt, kie li laboris en la loka muzeo. Pro la faŝismo li reiris al Sopron. En 1944 li estis trudlaboristo, kie li surdiĝis. Post la 2-a mondmilito li eklaboris en la muzeo. En 1952 li iĝis kandidato. En 1963 li emeritiĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1954.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szépítő törekvések Sopron múltjában 1921
  • A soproni muzsika története (Historio de la muziko en Sopron) 1925
  • Die Haydnreliquien der Wolfsammlung 1932
  • Petőfi Sándor Sopronban (Sándor Petőfi en Sopron) 1948
  • Sopron 1954, 1956, 1971, 1976

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • en 1987 strato prenis lian nomon
  • memortabuloj en Draßburg kaj Sopron
  • premio por junaj historiistoj prenis lian nomon

Fontoj[redakti | redakti fonton]