Preĝejo Sankta Spirito (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Spirito
Preĝejo Sankta Spirito en Sopron
Preĝejo Sankta Spirito en Sopron
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sopron
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (ekstere), baroko (interne)
Konstruado
Specifo
Enhaveco 110 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Spirito estas eklezia historia monumento en Hungario, en Sopron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kapelo okazis en 1406. Oni supozas, ke ĝi estis hospitala kapelo. En 1476 la kapelo havis eĉ bibliotekon. En 1521 la pli nova statuso estis preĝejo. En 1605 la turkoj kaj hajdukoj faris signifajn detruojn, sed tiutempe la loĝantoj jam grandparte estis protestantoj. Ili ja ne volis rekonstruis la kirkon. Tamen en 1626 la loĝantoj faris la rekonstruon. Oni konstruis sakristion en 1754, la iama kapelo estis pligrandigita laŭ baroko en 1782. Ekzemple ekstere estas videbla la flava porĉo. La orgeno estis farita en 1830, la pli nova en 1912. La fasado estis renovigita en 1956. La preĝejo estis restaŭritaj 1988, 1991 kaj 2004.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sur stratangulo laŭ la trotuaroj. La fasado estas malsimetria, dekstre la turo altiĝas, apenaŭ pli alta, ol la navo. Preskaŭ meze estas la origina enirejo. Dekstre flanke estas la menciita porĉo kun la pli nova enirejo, poste inter fenestroj pilieroj sekvas. Interne tuj estas videblaj freskoj de István Dorfmeister pentritaj en 1782. La ĉefaltaro estis farita en 1674.

Kermeso okazas en la lundo de Pentekosto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La fasado
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.