Oldřich Kníchal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldřich Kníchal
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1939 (1939-01-09)
en Humenné
Morto 21-an de marto 2021 (2021-03-21) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥaslovakahungara
Ŝtataneco ĈeĥioSlovakio
Familio
Edz(in)o Éva Tófalvy
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistotradukistoesperantisto
vdr

Oldřich Kníchal (naskiĝis la 9-an de oktobro 1939 en Humenné - mortis la 21-an de marto 2021[1]) estis slovaka esperantisto, loĝinta en Ĉeĥio, ekde 1979 loĝanta en Hungario.

Li studis historion kaj lingvojn en Prago, poste laboris kiel ĵurnalisto. Li esperantistiĝis en 1955, aktivis en junulara Esperanto-movado, pli poste kunlaboris al Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, i.a. redaktante ties rubrikon en la kulturgazeto Neděle (1966-1969) kaj sisteme popularigante la Lingvon Internacian en gazetaro kaj radio. Inter la jaroj 1969-1979 li estis komitatano de ĈEA kaj redaktoro de ties bulteno Starto. Li aktive partoprenis la pacmovadon en MEM kiel redakciano de la revuo Paco kaj prezidanto de la MEM-sekcio en ĈSR.

En 1979 li edziĝis al Éva Tófalvy kaj transloĝiĝis al Budapeŝto.

La literaturaj verkaĵoj de O. Kníchal estas abundaj. Li redaktis kvin Esperantajn periodaĵojn kaj vicon da buntenhavaj volumoj. En nacilingvaj kaj Esperantaj gazetoj li publikigis kelkcent artikolojn kaj studojn pri la monda lingva problemo, movada historio kaj pri la Esperanta literaturo. Libroforme li aperigis du resumajn verkojn pri esperanto en la ĉeĥa (Kion vi ne scias pri Esperanto kaj Kontinento sen interpretistoj) kaj unu en Esperanto (Komenio kaj la internacia lingvo). Krome li kunlaboris al tradukoj de kelkaj libroj.

Ekde 1978 li verkis originalan prozon. Kun sia hungara edzino li kunverkis romanon Kiuj semas plorante, en la jaro 1980 gajninta la prestiĝan premion Raymond Schwartz, kiun unuafoje proklamis UEA por la plej bona fikcia prozverko en Esperanto.

En 1980 ĈEA eldonis en Panoramo, la literatura almanako de Starto, sub titolo Mediteme elekton el lia originalaj verkoj (Maldormi en luna nokto, Patrino, Violono finludas, Teceremonio, Vizito ĉe Hemingway, Miraklo de Altamira, Bildo pri la epoko) kaj liaj tradukoj (Ivan Olbracht: Rabisto Nikolao Ŝuhaj, Vladislav Vančura: Tri riveroj, Marie Majerová: Sireno, Václav Řezáč: Limpunkto).

En Hungario li tradukadis hungaran literaturon en la slovakan lingvon kaj partoprenadis projektojn de hungara-slovaka kultura kunlaboro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adiaŭ, Kuzko! (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1987. - 87 p.)
  • Adolesko (Fonto 1/1980, p.34-37)
  • Antaŭ 70 jaroj fondiĝis Esperantista klubo en Praha (Starto, 6/1972)
  • Bildo pri la epoko (Marĝene al "Kiel akvo de l' rivero" de R. Schwartz) (Panoramo de Starto 1980 – Mediteme, p. 33-41)
  • Co nevite o esperantu. Iformativni publikace o historii, orangizaci Čs. esperantského hnuti a praktické aplikaci esperanta (Kion vi ne scias pri Esperanto. Informa publikaĵo pri la historio, organizado de Ĉeĥoslovaka Esperanto-movado kaj pri praktika apliko de Esperanto) (Praha: Osvětový Ústav, [1968]. - 49 p.)
  • Doktor se zelenou hvězdou (manuskripto)
  • El mitologio (Fonto)
  • Esperanto kiel pontolingva fenomeno (Paco 1974)
  • Evakuado (Paco bulgara 2/1980)
  • Festotago (Fonto)
  • Filino (Fonto)
  • Jazykový problém v mezinárodních stycích (Lingva problemo en internaciaj kontaktoj)
  • Kníchal recenzas: Flugilhava ŝtono (Fonto n-ro 85, p. 39-40)
  • Komenio kaj la internacia lingvo (kompilis Oldřich Kníchal. Fragmentojn el la verkoj de J. A. Komenio esperantigis Vlastimil Novobilský kaj O. Knichal. - Praha: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1974. - 16 p. : ilustr.)
  • Lando promesita (Fonto 34)
  • Lasta spektaklo (Fonto)
  • La ŝtata teatro populara el Lodzo (ZČSEV, 18/1965)
  • Ľudovít Štúr (Paco)
  • Maldormi en luna nokto (Panoramo de Starto 1980 – Mediteme – p. 5-8)
  • Miraklo de Altamira (Panoramo de Starto 1980 – Mediteme, p. 28-31)
  • Naturvizioj (Fajrero, 5-6/1961)
  • Některé aspekty jazykové politiky v mezinárodních stycích (Kelkaj aspektoj de lingva politiko en internaciaj rilaroj)
  • Odpověď bojujícího Vietnamu (ZCSEV, 1965-18-15)
  • Patrino (Panoramo de Starto 1980 – Mediteme, p. 9-15)
  • Světadíl bez tlumočníků (Kontinento sen interpretistoj) (Praha: Český Esperantský Svaz], 1978. - 132 p.)
  • Kiuj semas plorante... (kun Eva Tófalvi, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984. - 106 p.)

Verkoj en la slovaka[redakti | redakti fonton]

  • Jagavé bozky hviezd (Intermitaj kisoj de steloj)
  • Zvony dolnozemské (Sonoriloj de Malsupra Lando)
  • Kráľovstvo z iného sveta (Reĝlando el alia mondo)
  • Suterén na sever (Subtera etaĝo orientita norden)
  • Mlyny prozreteľnosti (La mueliloj de la providenco)
  • Predjarie (Antaŭprintempo)
  • More a čajka (Maro kaj mevo)
  • Storočiami slovenskej literatúry (Tra la jarcentoj de la slovaka literaturo)
  • Fudži a Górajgó (Fuĵi kaj Gorajdo)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Meze de Eŭropo, Prago, 1980
Kovrilpaĝo de Kanto super lulilo, Prago, 1976

Lingva kunlaboro[redakti | redakti fonton]

  • Eĥo de niaj krioj (7 slovakaj poetoj el Rumanio, kompilis kaj tradukis Anna Lehotská, lingva kunlaboro Oldřich Kníchal. Ilustr. Mária Štefanková. - Nadlak: Kultura kaj Scienca Societo Ivan Krasko, 1996. - 148 p.)
  • Julius Fučík: Riporto skribita en la pendumila maŝo (Tradukon de Rudolf Hromada el 1951) reviziis kaj kompletigis Vlastimil Novobilský kaj O. Knichal (1979). Bildoj kaj grafika aranĝo de M. Labaŝta. - Praha: Panorama, 1979. - 110 p. : ilustr.)
  • MEM 30jara (respondeca eld.: Imre Pethes. Red.: Szilárd Bálint. Lingva red.: Oldřich Knichal. - [Budapest: Hungara MEM-Sekcio, 1983]. - 44 p. : multaj ilustr., grafika^jo, muziknotoj).
  • Od septembra do júna (De septembro ĝis junio)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Forpasis trilingva aŭtoro, Libera Folio, la 11-an de aprilo 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]