Éva Tófalvy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Éva Tófalvi.
Éva Tófalvy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1947 (1947-04-11) (76-jaraĝa)
en Mohács
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Oldřich Kníchal
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
vdr

Éva Tófalvy, pli frue Tófalvi (naskiĝis la 11-an de aprilo 1947 en Mohács, Hungario) estas hungara kaj esperantlingva verkistino, ĵurnalistino[1], altlerneja instruistino, kalvinisma pastrino kaj bibliotekistino. Ŝi iĝis vidvino en 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Tófalvy diplomiĝis kiel filologo pri Esperanto kaj la hungara en la Universitato Eötvős Loránd en Budapeŝto, kaj biblioteka scienco.

Post akiro de sia diplomon, ŝi estis dungita de Hungaria Esperanto-Asocio kiel la organizanto de la Hungara Kultura Festivalo en 1972. Ŝi laboris kiel instruistino ĉe la meti-eduka lernejo pri sano Móra Ferenc kaj ĉe la teknika faklernejo Ottó Bláthy Technikum en Budapeŝto kaj poste estis docento ĉe la Instruista Altlernejo en Esztergom, kie ŝi instruis hungaran filologion kaj fondis la Esperantlingvan fakultaton.

Ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

En 1976 ŝi diplomiĝis kiel ĵurnalistino pri ekstera politiko ĉe la nacia asocio de ĵurnalistoj (Magyar Újságírók Országos Szövetsége -MÚOSZ)[2]. Ŝi laboris tri jarojn ĉe la sekvaj gazetoj: Orvosegyetem (Budapeŝto), Dunántúli Napló (Pécs) kaj Pest megyei Hírlap (Budapeŝto). Inter 1984-1985, ŝi estis ĉefredaktoro ĉe la Nacia Konsilio de Hungaraj Virinoj (MNOT). Post ŝi estis memdungita (freelance) ĝis 1994.

Teologio[redakti | redakti fonton]

Inter 1989 kaj 1994 ŝi studis teologion en la Budapeŝta Reformita Teologia Akademio (ekde 1993: Károli Gáspár Reformita Universitato-Fakultato de Religiaj Studoj, hungare: Károli Gáspár Református Egyetem Hittudományi Kar),

Inter 1994 kaj 1997 ŝi laboris kiel kalvinisma pastro, De 1997 ĝis 1998 ŝi instruis pri kalvinismo en katolika altlernejo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantisto ekde 1965 ŝi prizorgis dum tri jaroj materialojn por la Esperanto-elsendoj de la Hungara Radio. Ŝi estis ankaŭ kunlaboranto interalie de la revuoj "Hungara vivo" kaj de la literatura revuo "Fonto"[1].

Sándor Szathmári[redakti | redakti fonton]

Tófalvy estas esploristo kaj fakulo kiu verkis plurajn studojn pri Sándor Szathmári (1897-1974) en Esperanto kaj ankaŭ monografion en la hungara.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Pluraj romanoj (Portreto de la diktatoro kaj La Liberiĝo) estas originale publikigitiaj en du lingvoj: hungara kaj Esperanto.

Hungarlingve[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • (hu + eo) A diktátor arcképePortreto de la diktatoro. Mallonga romano. hungara-esperanta dulingva eldono ], eld. Akvila & Priscilla. Budapest, Pécs, 2007
  • (hu) Kazohiniától Atlantiszig. Szathmári Sándor és utópiái[3].(De Kazoĥinio ĝis Atlantido. Sándor Szathmári kaj liaj utopioj), monografio, eld. Akvila & Priscilla. Budapest, 2017, Pécs, 196 paĝoj, ISBN 9789631250534[4]
  • (hu) A szabadulás (La liberiĝo), romano, eld. Akvila & Priscilla. Budapest, Pécs. 2019[5]
  • (hu) Ólomcukor (Sukero de plumbo), 2022[6]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Szathmári, a magyar Orwell avagy Orwell, az angol Szathmári (Szathmári ,la hungara Orwell). En: Szathmári Sándor: Hiába. Jövő. eld. Bp. Szépirodalmi könyvkiadó, paĝoj 275-309.,1991

Esperantlingve[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • La liberiĝo, eld. Akvila & Priscilla, 2019, Pecs, 233 paĝoj, ISBN 9786150061108 [7][8], verkita hungare kaj esperante (ambaŭ estas originaloj) rakontas pri Ĉeĥoslovakio en la Husák-tempo. La protagonistoj de la romano La liberiĝo, la hungara Lili Pataki kaj la ĉeĥa Ota Krátký interkonatiĝas en unu internacia junulara esperantista renkontiĝo en 1976. La agado de la romano, kiu trapasas la landlimojn, rolas en Budapeŝto kaj en Prago. La streĉa kaj interesa verko prezentas ne nur la baraktadon de la geamantoj por la libereco, sed ankaŭ montras fidelan bildon pri la vivo en la antaŭlasta jardeko de la socialismo en Mez-Eŭropo[9].
  • Kiuj semas plorante, romano.(kune kun Oldřich Kníchal), 1984, 107 paĝoj, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo,[10], ISBN 9290170298, romano kiu ricevis la premion "Raymond Schwartz"[11] (elp. Ŝvarc), kvazaŭ taglibro de homo, kiu erarvagas sub influo de faŝisma ideologio[12].
  • (hu + eo) A diktátor arcképe – Portreto de la diktatoro. Mallonga romano. hungara-esperanta dulingva eldono ], eld. Akvila & Priscilla. Budapest, Pécs, 2007

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Je la centjara datreveno de la naskiĝo de Sándor Szathmári. Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio (Budapeŝto, 17/18-04-1997). Ĉefredaktoro Tamás Gecső. Universitato Eötvös Loránd, katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko. 1998, paĝoj 346-351.
  • Aersoifo. Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al profesoro István Szerdahelyi. Redaktis Ilona Koutny. ProDruk & Steleto. 2009, Poznan. paĝoj 323-329.
  • Kiuj semas plorante, Fragmento. Baza Literatura Krestomatio - 2a eldono, Budapeŝto, Hungaria Esperanto-Asocio (HEA), 1982. 3a eld. Budapeŝto: HEA, 1986. 4a eld. Kaliningrado, eldonejo Sezonoj; Kaunas, LEA, 2019
  • Rolo de la persona faktoro en la Esperanta literaturo. Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Eld. Universala Esperanto-Asocio. Roterdamo, 2012, paĝoj 15-25.
  • La du testamentoj de Sándor Szathmári. Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Eld. Universala Esperanto-Asocio. Roterdamo, paĝoj 69-75, 2012.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Premio por novelo. II. Belartaj konkursoj de UEA[13], 1978
  • Premio por poezio. I. Belartaj konkursoj de UEA ,1979
  • Premio "Raymond Schwartz" por la romano Kiuj semas plorante, Belartaj konkursoj de UEA, 1980
  • Premio Luigi Minnaja por eseo I. Belartaj konkursoj de UEA ,1981
  • Premio Luigi Minnaja por eseo II. Belartaj konkursoj de UEA, 1995

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (eo) Éva Tófalvy, OLE,
  2. (hu) Kül- és Biztonságpolitikai Szakosztály (Sekcio de Eksterlanda kaj Sekureca Politiko), MÚOSZ
  3. (hu) Tófalvy Éva, Kazohiniától ​Atlantiszig, moly.hu
  4. Tófalvy Éva: A szabadulás - Író-olvasó találkozó (hungare). Pécs. Alirita 2020-02-23.
  5. (hu) Tófalvy Éva: A szabadulás - író olvasó találkozó, fejsbuka paĝo de Csorba Győző Könyvtár, la 7-an de oktobro 2019.
  6. (hu) ró-olvasó találkozó Tófalvy Évával (Renkontiĝo de verkisto-leganto kun Éva Tófalvy), Hungaria Esperanto-Asocio, la 26-an de septembro 2022.
  7. (eo) La liberiĝo, Libroservo de UEA
  8. (eo) Carlo Minnaja, Plej bonaj dum la longa lukt'..., , recenzo de la libro, Literatura Foiro, paĝoj 378-379, n-ro 308, decembro 2020.
  9. (eo) La liberiĝo, Ĉeĥa Esperanto-Aoscio, Starto 4/2019, p. 117 (elŝutenda PDF[rompita ligilo])
  10. (eo) Kiuj semas plorante... - Nicola Ruggiero, YouTube-filmeto
  11. (eo) Premio "Raymond Schartz", Esperanto Katolika, n-ro 5, 1979.
  12. (eo) Recenzo de Don Harlow, UEA
  13. Eszperantó Világszövetség.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.