László Deme

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László DEME [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deme László estis hungara lingvisto, altlerneja instruisto, esperantisto. Lia pseŭdonimo estis (hungarsisteme) Kurdi Péter.

László Deme [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1921 en Pécel, li mortis la 6-an de junio 2011.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Deme akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1943. En fino de la 2-a mondmilito li estis asistanto kaj li iomete partoprenis en la bataladoj. Post la milito li same estis asistanto. Inter 1949 kaj 1970 li laboris en la akademia lingva instituto. Li kandidatiĝis en 1956, poste li doktoriĝis en 1970. Inter 1964-1969 li instruis ankaŭ en Universitato Komenského en Bratislavo, inter 1970-1981 li estis katedrestro de Universitato József Attila en Szeged. En tiu periodo li strebis ankaŭ por Esperanto. Ekde 1976 li estis aŭdebla kune kun Blanka Péchy en la Hungara Radio en lingva programo. Inter 1977-1981 li estis honora prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Li pensiuliĝis en 1981.

Li ricevis 12 premiojn inter 1943-2011. Li edziĝis trifoje, el la unuaj 2 geedziĝoj li havis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A hangátvetés a magyarban (1943)
  • A magyar nyelvjárások néhány kérdése (1953)
  • Helyesírási rendszerünk logikája (1965)
  • A beszéd és a nyelv (1976)
  • Helyesírási kéziszótár (kunredaktoro, 1988)
  • Nyelvi illemtan (kunredaktoro, 1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]