Stacidomo Keleti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉambrego en la stacidomo

Stacidomo Keleti estas la ĉefa hungara fervojoterminalo en Budapeŝto, en Hungario. La stacidomo estis nomita laŭ la orienta (= keleti) direkto al Transsilvanio kaj Balkano, krome en Budapeŝto situas en la orienta flanko.

Bildoj pri Stacidomo Keleti
Stacidomo Keleti en 1900
Stacidomo Keleti en 2014
Kasoj de Stacidomo Keleti
La centra parto interne
Pentraĵo de Mór Than: Fervojo kaj trafiko



Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis konstruita inter 1881 kaj 1884 kaj estis unu el la plej modernaj stacidomoj de Eŭropo en tiu tempo. La komenca nomo estis Centra startodomo, en 1892 ĝi prenis la nunan nomon. Ekde 1931 en la stacidomo trafikas ankaŭ elektraj lokomotivoj. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 ĝi parte ruiniĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La stacidomo kuŝas laŭ granda placo, same laŭ signifa avenuo. Antaŭ la stacidomo staras skulptaĵo pri Gábor Baross, li estis tiu ministro, kiu agis la plej multe por la hungaraj fervojoj. Ekde 1970 subirejo pri piedirantoj ligas la placon kaj la stacidomon.

La fasado estas 43 metrojn alta. Proksimume meze granda horloĝo montras la tempon, krome estas videblaj diversaj skulptaĵoj, ekzemple pri James Watt kaj George Stephenson. La fasado estas 42 metrojn larĝa kun 3 partoj (centra parto kaj 2 aloj). En la alo funkcias ankaŭ poŝtejo. La tegmentan strukturon projektis János Feketeházy. Ene de la stacio Károly Lotz pentris la freskojn.

La stacidomo havas kontaktojn kun 2 metroolinioj, tramoj, aŭtobusoj, trolebusoj.

Stacidomo Keleti estas kapostacio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]