Antal Nemes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Nemes
Persona informo
Naskonomo Nerhaft
Naskiĝo 13-an de februaro 1855 (1855-02-13)
en Peŝto
Morto 28-an de junio 1941 (1941-06-28) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • esperantisto
vdr

Antal Nemes [nemeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nemes Antal estis hungara pastro, episkopo, abato. Lia origina familia nomo ĝis 1885 estis Nerhaft.

Antal Nemes [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1855 en Pest (urbo). Li mortis la 28-an de junio 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Nemes abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li lernis juron en Universitato de Budapeŝto, kie li doktoriĝis. Li plulernis en Vieno, li pastriĝis en 1885, poste li eklaboris en kirko de Drégelypalánk. En 1889 li ekinstruis en Budapeŝto, poste li servis en en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) ĝis 1936j. Li estis nomumita abato de Pécs en 1899, papa prelato en 1905, titulara episkopo en 1912. En la jaroj 1924 kaj 1925 li estis prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. En 1936 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Jézus szt szíve ájtatosság (1890)
  • A Nagyboldogasszonyról nev. Budavári Főtp. tört. és leírása (Historio kaj priskribo de "Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár)"), (1893)
  • Bp. szfőv. közterein álló vallásos jellegű szobrainak tört. és leírása (Historio kaj priskribo de religiaj statuoj starantaj en publikaj placoj de ĉefurbo Budapeŝto), (1895)
  • Makária. Régi gör. gyarmat Dalmáciában ppi székhely (1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.