János Kirsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
János Kirsch

hungara poeto, verkisto, diakono, preĝejdirektoro, mezlerneja profesoro, patro de 6 infanoj, sindediĉa disĉiplo de la katolikaj kaj urbanaj normoj Flag of Esperanto.svg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1961
en Hungario, Mezőtúr
Morto 22-an de majo 2012
en Hungario, Szekszárd
Lingvoj Esperanto
Nacieco Hungaro Flago-de-Hungario.svg
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio esperantisto • poeto
Esperanto
Verkis en Esperanto JEL + IGE - ['Simbolo + Verbo'] - 1999, Karácsony ajándéka ['Donaco de Kristnasko'] - 2000, Égboltív – ['Firmamento'] 2000, Égboltív – ['Firmamento'] 2003, Szólni a tűz mellett ['Paroli apud fajro'] - 2004, Szólni atűz mellett ['Paroli apud fajro'] - 2004, A bejárható végtelen [La trairebla senfino2008], A katedrális küsszöbén [Sur la sojlo de l' katedralo] - 2009
Esperantistiĝis en 1976
v  d  r
Information icon.svg




János Kirsch (Johano Kirsch), naskiĝinta la 12-an de januaro 1961 - setlejo Mezőtúr - mortinta la 22-an de majo 2012 - en urbo Szekszárd , verkisto, poeto, diakono, esperantisto[1], preĝejdirektoro, mezlerneja profesoro, patro de 6 infanoj, sindediĉa disĉiplo de la katolikaj kaj urbanaj normoj. Li deklaris sin "duobla civitano", li konsideris sia plej alta vivcelo servi al tera kaj al la ĉiela patrujoj. Liaj kontemplaĵoj aŭdeblaj en la preĝejaj predikoj foj-foje aperis eĉ en skriba formo en la lokaj ĵurnaloj. Laŭ pretendoj li ankaŭ Esperante predikis, respektive verkis. Liaj poemoj verkitaj ĉi-lingve foje estas preŝkaŭ spegolbildoj de la hungara varianto, tamen alifoje el la sama inspiro, baza ideo naskiĝis plene malsamaj, finaj rezultoj. Dum pli ol tri jardekoj li partoprenis la Esperanto-movadon. Ĉiuj liaj familianoj parolas la lingvon.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en urbo Mezőtúr, la infanaĝon li pasigis en vilaĝo Kuncsorba en departemento Jász-Nagykun-Szolnok. Lia patro estis terkulturisto, lia patrino plenumis la hejman laboron krom la prizorgo de la kvar infanoj. La ĝeneralan lernejon li finis en la naskovilaĝo, poste li iris al la Piarista Gimnazio en urbo Kecskemét, kie li abiturientiĝis. La studojn pri teologio kaj religioinstruado li plenumis en urbo Eger kaj Budapeŝto(1981-1990). Li akiris lingvoinstruistan diplomon en urbo Szombathely (1994).

Familio[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis en 1990.Lia edzino iĝis Rojik Ágota, Iliaj gefiloj estas: Veronika Ágota (1991), Mária Anna (1994-95), Márton Áron (1996), János Márk (1997), Péter Kristóf (2000) kaj Katalin Zsófia (2003).

Laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Li venis al urbo Tamási kiel religiinstruisto kaj pastro de animoj (1987).
  • En vilaĝo Zalaszabar li partoprenis kune kun sia edzino (1990) la organizadon de la katolika lernejo. Ili ambaŭ instruis tie.
  • Li estis paroĥejdirektoro en vilaĝo Iregszemcse (1994)
  • Sinjoro Mihály Mayer, episkopo de Pécs konsekris lin diakono (1996)
  • Li estis derektoro de la urba preĝejo en Szekszárd, respektive instruisto pri religio en la Katolika Fakmezlerneojo Kolping (1998)

Liaj antologioj[redakti | redakti fonton]

  1. JEL + IGE -- ['Simbolo + Verbo'] - 1999
  2. Karácsony ajándéka ['Donaco de Kristnasko'] - 2000
  3. Égboltív – ['Firmamento'] 2003
  4. Szólni a tűz mellett ['Paroli apud fajro'] - 2004
  5. Rejtjelenések – [Kaŝitaj signifoj] - 2005
  6. A bejárható végtelen [La trairebla senfino2008]

Memoraĵoj - Esperantalioj[redakti | redakti fonton]

Inaŭguro de memortabulo en urbo Sekszárd la 19-an de julio 2012, je la 18 horoj, en la parko malantaŭ de la "Újvárosi-templom (preĝejo Újvárosi)".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantisto ekde la jaro 1976.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Leksikonoj / Enciklopedioj[redakti | redakti fonton]

Magyar Katolikus Lexikon ['Hungara Katolika Leksikono']

Antologioj[redakti | redakti fonton]

János Kirsch -> Sur la sojlo de l' katedralo - 2009

Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kirsch János en la hungara Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]