Iregszemcse
| Iregszemcse | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| vilaĝo en Hungario | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Poŝtkodo | 7095 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 2 382 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 46° 42′ N, 18° 11′ O (mapo)46.69768055555618.180619444444Koordinatoj: 46° 42′ N, 18° 11′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 58,34 km² (5 834 ha) [+] | ||||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Iregszemcse [iregsemĉe] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási.


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 58 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6917/18.1844
- Loĝantaro: 2820
- Poŝtkodo: 7095
- Telefonprefikso: 74
Geografio
[redakti | redakti fonton]Iregszemcse situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Siófok-Szekszárd, laŭ fervojo (nuntempe aŭtobusoj trafikas) Lepsény-Dombóvár. Tamási troviĝas 10, Siófok aŭ Balatono 30 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Iregszemcse naskiĝis en 1938 pro unuiĝo de vilaĝoj Felsőireg (aŭ simple Ireg) kaj Szemcse. Post la 2-a mondmilito ŝtata bieno kaj kolĥozoj formiĝis.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, 2 kuracejoj, dentokuracejo, poŝto, 2 policanoj.
Ireg
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1263, tiam la kampoj apartenis al abatejo. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La refondita komunumo atingis la rangon grandvilaĝo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalvinana kirko (Iregszemcse)
- katolika kirko
- Kapelo Johano Nepomuka (Iregszemcse) el restaĵoj de gotika preĝejo en la iama Ireg
- klasikisma Kastelo de Iregszemcse kun granda parko de 1820
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Felsőireg naskiĝis ministro, militkrimulo Emil Kovarcz.





