Dombóvár
Dombóvár | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Suda Transdanubio | ||
Departemento | Tolna | ||
Distrikto | Dombóvár | ||
Adreso | Szent István tér 1
7200 Dombóvár | ||
Poŝtkodo | 7200 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 74 | ||
Kodo laŭ KSH | 07685 | ||
Retpaĝaro | www.dombovar.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2013) | Loránd Szabó (senpartia[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 18 688 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 253,52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 22′ N, 18° 7′ O (mapo)46.36666666666718.116666666667Koordinatoj: 46° 22′ N, 18° 7′ O (mapo) | ||
Areo | 78,48 km² (7 848 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Dombóvár [dombOvAr] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Dombóvár, kies centro ĝi estas. La loknomo devenas el la slava "dobov".
Enhavo
Setlejoj[redakti | redakti fonton]
- Urbopartoj: Újdombóvár, Tüske, Gunaras, Kakasdomb, Szuhajdomb, Kertváros, Szőlőhegy, Óváros, Belváros
Situo[redakti | redakti fonton]
La urbo situas parte sur ebenaĵo, parte sur mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Siófok-Pécs, laŭ fervojoj Budapeŝto-Pécs kaj Kaposvár-Baja, inter la lago Balatono kaj rivero Danubo apud la rivereto Kapos ĉe la renkontiĝo de tri departementoj Tolna, Somogy kaj Baranya.
Historio[redakti | redakti fonton]
La subregiono estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste romianoj vivis tie. En la 12-a jarcento brikofortikaĵo konstruiĝis, sed estis ankaŭ alia fortikaĵo de familio Dombay el 1313. En la komunumo en 1538 pasigis tempon muzikisto-poeto Sebestyén Tinódi Lantos. Katolika baroka preĝejo konstruiĝis en 1725. En 1872 la fervojo ekfunkciis, tiutempe Dombóvár estis kampurbo. En 1970 ĝi urbiĝis, ekde 1973 en ekstera parto Gunaras ekfunkciis termala banejo kaj feriejo.
Esperanto en Dombóvár[redakti | redakti fonton]
La sidejo de Sud-Transdanubia Regiona Esperanto Fondaĵo estas en Dombóvár.
Esperantalioj[redakti | redakti fonton]
- Kompostŝranko de Paŭlo Lengyel en la salono de Presejo Pátria - Loko-historia Muzeo de Dombóvár - 2004
- Ŝton-afiŝo sur la muro de fervoja stacidomo - 2007
- Esperanto-arbo de Dombóvár - 2011
- Memortabulo por esperantistoj de Dombóvár en la urbo-katolika tombejo - 2011
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- en Dombóvár naskiĝis:
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Dombóvár települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2011. október 16.)
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)