Diskuto:Dombóvár

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al la nekonata kreinto de la paĝo:

Ĉapitro pri ekonomio: Vi ŝercis, ĉu???? Ĉi tie kopii tutan predikon, kio estas ekonomio ĝenerale, kun fotoj de Usono (??) kaj de antikva Egiptio (??) .. ĉio tio tute ne rilatas al la paĝa temo: temas pri urbo en Hungario. Provu esti laŭ temo fokusita!

Same pri la ĉapitro de la ĝemelaj urboj: Ne sencas ĉi tie ripeti la tutan klarigon el la teksto ĝemelaj urboj, kio povas esti ĝemela urbo, kaj same ne sencas indiki urbestrojn, ĉar ili tro rapide ŝanĝiĝas. La bildoj pri ĝemelaj urboj estas bona ideo.

Vi ankoraŭ donis tre multajn listojn kaj multajn ruĝajn ligilojn: Vi komprenas, ĉu ne?, ke ruĝa ligilo nur provizore restu ruĝa, kaj tie devus verkiĝi nova artikolo - ne faru pli da ruĝaj ligiloj ol vi mem povas verki novajn paĝojn ene de kelkaj monatoj. Kaj pripensu ĉu ke vastaj listoj ne malfaciligas legadon al kutima leganto - ne superŝarĝu la paĝon...

Klaras ke vi investis multan tempon en la paĝon. Tion ĉiu komprenos. Sed provu teni la ekvilibron, ĉu?

Sincere ThomasPusch (diskuto) 16:26, 9 jan. 2023 (UTC)[Respondi]