György Gyöngyössy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Gyöngyössy [djordj djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyöngyössy György estis hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo, esperantisto.

György Gyöngyössy en 1966 en Abaliget (dekstre supre tuj apud la muro)
Memortabulo ankaŭ pri György Gyöngyössy

György Gyöngyössy naskiĝis la 24-an de aprilo 1912 en Dombóvár. Li mortis en 1999 en Dombóvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Gyöngyössy abiturientis en katolika gimnazio[1], poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pécs en 1937, plian diplomon pri dentkuracado en 1955. Inter 1938-1944 li laboris en hospitalo de Mohács, kie li okupiĝis pri akuŝado kaj internaj malsanoj[2]. Inter 1944-1968 li estis ĝenerala kuracisto en sia naskiĝurbo, poste li okupiĝis pri sportaj malsanoj en Dombóvár. En 1969 li estis nomumita ĉefkuracisto en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Inter la fervojistoj li lernis Esperanton kaj li vizitis kongresojn, renkontiĝojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • komuna memortabulo en Dombóvár

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Királyi Katolikus Esterházy Miklós Nádor Ĉefgimnazio
  2. Li estis la doktoro de FSKD (Fervojista Sport-klubo de Dombóvár - hungare: Dombóvári Vasutas Sport Egyesület: DVSE)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Róbert G. Nagy: Az eszperantó nyelv Dombóváron - dokumentumok tükrében. Kézirat, Tolna Megyei Önkormányzat Levéltára.
  • Istvánné Takáts : Arcok Dombóvárról. Dombóvár, Városszépítő Egyesület, 2000. Gyöngyössy György lásd 59. p.

Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gyöngyössy György en la hungara Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]