Sud-Transdanubia Regiona Fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo
7200 Dombóvár, Orgona u. 16.
Dura logo 001.jpg
Dombóvár légifotó.jpg
sidejo de fondaĵo en urbo Dombóvár
tipo neregistara organizaĵo
sidejo Dombóvár
Flago-de-Hungario.svg Hungario
estro Róbert G. Nagy prezidanto, Valér Csaba Kőszegi sekretario, János Rostás ano de kuratoraro
lingvoj hungara Flago-de-Hungario.svg, Esperanto Flag of Esperanto.svg
Retejo http://esperantohea.hu/hea/news.php
v  d  r
Information icon.svg
Memortabuloj donacitaj de DURA

Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo - DURA, sidejo: urbeto Dombóvár -Hungario, fondita:2005. Estraranoj: Róbert G. Nagy, Csaba Valér Kőszegi, János Rostás; prezidanto Róbert G. Nagy.

La Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo - DURA estis fondita de Róbert G. Nagy - urbeto Dombóvár, Jozefo Baksa - urbo Zalaegerszeg kaj Gelencsér Gabriella - urbo Zalaegerszeg en la jaro 2005 urbon Zalaegerszeg. En oktobro de 2008 estis ŝanĝita la estrarano de fondaĵo.

La celoj de la organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝi integras kaj subtenas la agadon de esperantistoj kaj personoj, ŝatantaj kulturon, en la hungaraj departementoj Tolna, Baranya (pron: baranja), Somogy (pron: somodj). La klubagado en ĉiuj tri menciitaj departementoj – sed precipe en la urboj Pécs (pron: peĉ), Szekszárd (pron: seksard) kaj Dombóvár (pron: dombovar) – havas konsiderindajn tradiciojn.

La fondaĵo estas neprofitcela organizo, kiu difinis la sekvan projekton[redakti | redakti fonton]

  1. Internacia agado :
    • helpi la eŭroantlantikan integradon;
    • helpi la internaciajn kulturajn kaj fakajn interŝanĝadojn;
    • popularigi la avantaĝojn de la internacia lingvo Esperanto, praktike apliki ĝin, funkciigi klubojn por lingvo-ekzercado;
    • konservi la presejon Lengyel Pál (pron: lendjel pal), kaj la parkon Esperanto, kiel kulturajn valoraĵojn;
  2. Sciencpopularigo kaj popolklerigado: organizi kulturajn, publikajn eventojn, artajn programojn; subteni folklorprotektajn grupojn kaj programojn, protekti folkloron; por la eksterlandaj hungaroj – respektive kun ili – organizi regionoprotektajn, komunumofortigajn programojn; trejni diversajn kapablojn;
  3. Jura protektado::
    • protekti rajtojn de konsumantoj; protekti homajn kaj civitanajn rajtojn, agadi por la egalaj ŝancoj de virinoj kaj viroj;
    • partopreni ĉian agadon kontraŭ lingvaj diskriminacioj por protekti la egalrajtecon de lingvoj do ankaŭ tiun de la hungara;
  4. Sociala agado: organizi socikulturajn projektojn por helpi la socie handikapitajn tavolojn kaj grupojn.

La taskoj de la fondaĵo por atingi la suprajn celojn[redakti | redakti fonton]

  1. Diskonigi ordinarajn porpublikajn informojn inter la loĝantaro;
  2. Finance kaj morale subteni publikutilajn aranĝojn, programojn;
  3. Organizi kolektadon de bonfarcelaj donacoj;
  4. Organizi proprajn ekspoziciojn, aranĝojn; eldoni kaj vendi presaĵojn, cetere informojn, registritajn per diversaj rimedoj (kiel ekz. kompaktdiskojn);
  5. Enkonduki servojn, precipe neprofitcelajn, kiuj estas oportunaj por la supraj intencoj;
  6. Por la realigo de la koncernaj celoj partopreni konkursojn, en kies kadroj organizoj kaj aliaj fontoj deklaras akireblon de financa subteno;
  7. Agadi kiel entrepreno, aŭ partopreni en agado de entrepreno por kiel eble plej efike, en la plej alta nivelo plenumi la bazajn celojn kaj taskojn, do la profiton de la entrepreno uzi por la baza agado;
  8. Estigi interrilatojn kaj kunagadi kun aliaj civitanaj, ekonomiaj organizoj kun la urbaj magistratoj en loka kaj internacia kampoj.

Antaūhistorioj[redakti | redakti fonton]

El la planlingvoj de la 19-a jarcento la lingvo de Lazar Markovics Zamenhof montriĝis la plej vivkapabla. La grava verko de Zamenhof kompletiĝis en 1887 kun 16 gramatikaj reguloj kaj 1000 vortoj. Tio estis la burĝono de la nuntempa Esperanto, riĉa je esprimoj kaj nuancoj.

Zamenhof disvastigis Esperanton en polaj kaj rusaj regionoj, sed baldaŭ ekuzis ĝin la germanoj, svedoj, japanoj, poste pli kaj pli da landoj. En Hungario Szentkatolnai Bálint Gábor komencis ĝin propagandi en 1897.

En 1913 fondiĝis la Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL). Ĝian funkciadon stopis la unua mondmilito, sed poste ĝi denove ekfunkciis. En 1934 ĝi fariĝis malpermesita. Same la dua mondmilito, kaj la sekva, „malvarma milito” ne favoris por Esperanto, kvankam UNESCO jam en 1954 aprecis en rezolucio la Esperanto-movadon, kiu atingis multajn rezultojn koncerne la internaciajn intelektajn kontaktojn kaj la reciprokan proksimiĝon de popoloj. En lernejoj kaj supera edukado de multaj landoj fariĝis permesita instrui Esperanton.

En Hungario post la revolucio de 1956 ekprosperis Esperanto. En la universitato Eötvös Lóránd s-ro Szerdahelyi István komencis instrui Esperanton en 1966. La Lingvistika Instituto de la Hungara Scienca Akademio la 29-an de januaro 2004 deklaris rezolucion, en kiu ĝi konsideras Esperanton viva lingvo. Surbaze de la akademia deklaro la Ministerio pri Edukado la 2-an de februaro 2004 deklaris, ke koncerne la universitatajn diplomojn, kiuj ne validas sen diplomo pri ŝtata lingvoekzameno, Esperanto estas konsiderata kiel viva lingvo.

Esperantistoj de la urbeto Dombóvár[redakti | redakti fonton]

ĝis 1956[redakti | redakti fonton]

La unua esperantisto de la urbo eble estis s-ro Lehman György, administracia notario (1901-1932). Li komencis okupiĝi pri Esperanto ĉirkaŭ 1920. En la lokaj lernejoj li aranĝis Esperanto-kursojn. Ankaŭ la esperantistoj de la urbo Pécs aranĝis sukcesajn Esperanto-kursojn en Dombóvár. En 1925. jam fondiĝis la Esperanto-societo de Dombóvár.

En 1929. en Budapeŝto estis aranĝita la unua Hungara Universala Kongreso de Esperanto, kiu vigligis la Esperanto-movadon. Pro tiu efiko du fervojistoj de Dombóvár komencis okupiĝi pri Esperanto, nome Borza József (1911-1997) kaj Tóth József.

En 1934. en la departementoj Tolna, Somogy, Baranya estis fondita la Sud-Transdanubia sekretariato de Hungara Esperantista Societo Laborista. S-ino Pausig Irén 9 monatojn, s-roj Audi Sándor kaj May Zoltán po 3 monatojn estis enkarcerigitaj pro tio.

En 1934 Borza József, Audi Sándor kaj kelkaj aliaj junuloj de Dombóvár provis fondi Esperanto-societon, sed ili ne ricevis permeson, do ili kunvenadis por ekzerci sin pri Esperanto en la parko antaŭ la iama loka juĝejo.

Koncerne la periodojn de la dua mondmilito kaj „malvarma milito” ne aperas informo pri la movada vivo de Dombóvár. Post la morto de Stalin en 1953. Borza József fondis Esperanto-klubon por fervojistoj. Kiel prezidanton oni elektis s-ron Réh Dezső, poste (eble en 1969) s-ron Gyöngyössy György.

ekde 1957[redakti | redakti fonton]

En 1961 la etato de la Fervojista Esperanto-klubo de Dombóvár estis ĉirkaŭ 10 personoj. En 1962 el fervojistaj Esperanto-kluboj de Hungario la plej sukcesaj estis la grupoj de Budapeŝto, Dombóvár, Hódmezővásárhely, Miskolc, Székesfehérvár.

La fervojista Esperanto-klubo de Dombóvár por la 15-a de decembro 1963 aranĝis sukcesan Zamenhof-solenon. Solene parolis s-ro Réh Dezső, fervojista kuracisto, la prezidanto de la klubo. Oni publikigis afiŝon pri la Esperanto-programoj en la Kulturdomo de Fervojistoj. Sur tiu afiŝo estas legebla kvar kursotagoj ĉiumonate, ĉiulunde kaj ĉiuĵaude amuzaj kunvenoj.

Por la 25-26-a de julio 1964. Réh Dezső, Horváth Rozália kaj Borza József organizis sukcesan Esperanto-renkontiĝon. Réh Dezső, la prezidanto de la klubo, solene salutis la partoprenantojn. En tiu tago 12 kursano sukcese trapasis skriban kaj parolan ekzamenojn. En la kunvenoj dimanĉe, antaŭtagmeze Bácskai István, Balkányi Pál és Pechan Alfonz informis la publikon, Feledi Ildikó deklamis la poemon Rusa samovaro de Baghy Gyula. Ankaŭ Baghy Gyula estis invitita, sed li ne povis aperi pro malsano, do li sendis salutmesaĝon telegrafe. Dimanĉe, posttagmeze oni projekciis filmetojn pri eksterlandaj Esperanto-renkontiĝoj, kaj disdonis la diplomojn por la sukcesaj ekzamenitoj pri la lingvoscio de grado „A”.

La esperantistoj de Dombóvár en Abaliget, la aliĝo de s-ino Máthé Kálmánné 1966.

En 1966 oni aranĝis en Budapeŝto la duan Hungara Universala Kongreso de Esperanto. En tiu kongreso partoprenis 13 esperantistoj de Dombóvár.

Esperantistoj estas entuziasmaj naturamikoj. Ĉirkaŭ 1960 kaj 1970 inter aliaj ankaŭ la esperantistoj de Dombóvár ŝatis la ekskursejon Abaliget. En 1977 ili dediĉis romboforman memorŝtonon al tiu tradicio apud la enirejo de la gutŝtona (stalaktita) kaverno. Supre videblas verda stelo, sub ĝi la teksto de memortabulo: Dediĉe al la 10-a Internacia Renkontiĝo de Esperantistaj Naturamikoj ĝin starigis la Hungara Esperanto-Asocio en 1977.

En 1967 la fervojista fako de esperantistoj ĉiuĵaŭde aranĝis sian kunvenon, cetere ĝi aranĝis la jam tradician Esperanto-balon kune kun la fakgrupo de la loka gimnazio.

Dombóvári eszperantisták emléktáblája.jpg

En 1968 vigliĝis la agado en la Esperanto-societo de Dombóvár. Komence de februaro sep membroj partoprenis la Esperanto-karnavalon de la urbo Győr. La 29-an de februaro oni aranĝis literaturan vesperon, al kiu ankaŭ Polecsák Sándor estis invitita el Komló. En majo sep membroj sin preparis por partopreni la 20-an kongreson de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) en Varna (Варна).

En 1974. la etato de esperantista fako de Hungaraj Ŝtataj Fervojoj (MÁV) en Dombóvár superis la nombron 10:

  • Horváth Béláné
  • Reidinger István
  • Réh Dezsőné
  • Szijártó Emilia
  • Törőcsik Árpád

ekde 1975[redakti | redakti fonton]

La esperanto-movado ekde ĉ. 1975 stagnadis. Tiu stagnado eble okazis pro la subprema tendenco de la sovetia nov-stalinisma ideologio. TÖRŐCSIK Árpád (pron: toroĉik arpad), delegito de la societo de Dombóvár raportis al la redakcio de gazeto Hungara Fervojista Mondo pri tio, ke nek la loĝantaro, nek la fervojistoj interesiĝas kontentige pri Esperanto, do li ne povas informi pri agrablaj novaĵoj.[13]

Por la 22-an de decembro 1975. la fervojistaj esperantistoj de Dombóvár aranĝis solenon pri Zamenhof. Solene parolis la prezidanto de Esperanto-societo, GYÖNGYÖSSY György (pron: djondjosi djordj). Pri la lingva agado de Zamenhof prelegis BORZA József (pron: borza joĵef). Li citis eĉ kelkajn poemojn de Zamenhof. La anoj de la junulara grupo deklamis poemojn de BAGHY Gyula(pron: bagi djula), kaj ili kantis hungarajn popolkantojn. La sinjorinoj de la societo regalis la ceterajn anojn, ili babilis kaj kantadis kune. La prezidanto de la societo transdonis insignojn al la membroj de la junulara grupo.[14]

En 1976. s-ro Gyöngyössy György raportis, ke en kelkaj urboj aperis sukcesoj, sed en multaj lokoj mankas pozitivaj rezultoj. Li proponis pripensi, kiel oni povus konvinki pli multajn por la Esperanto-movado.

Ekprospero okazis baldaŭ post 1980, kiam fondiĝis la departementaj sekcioj de Hungara Esperanto-Asocio protektataj de la la Tutlanda Konsilantaro de Sindikatoj. En departementoj Somogy kaj Tolna fondiĝis tiuj sekcioj plej malfrue, do en 1982. Pri tio raportis Pallós Istvánné, (pron: palloŝ iŝtvanne) la prezidanto de distrikta komitato de la asocio.

La departamentaj korporacioj de la du organizoj tutlandaj instigis fondi Esperanto-klubojn ankaŭ en lokoj kun ne grandnombra loĝantaro, precipe en tiuj, kie jam pli frue estis vigla agado por Esperanto, ekzemple en Németkér, Zomba, Tamási, Simontornya. La esperantistoj serĉis kontaktojn eĉ dum la pli fruaj stagnaj jaroj, kaj kiuj alkutimiĝis al la klubagado, tiuj reklamaciis por ĝi.

Eĉ inter malfavoraj cirkonstancoj kelkaj disvastigis siajn lingvajn konojn koncerne Esperanton, ekzemple s-ino Kincses Lajosné, pedagogo en vilaĝo Zomba, s-ro Gyöngyössy György, fakkuracisto ĉe Hungaraj Ŝtataj Fervojoj. Laboristino Szigeti Károlyné kiel eble plej frue kunportis siajn gefilojn al la Esperanto-klubo. S-ro Audi Sándor, masonisto en la urbo Dombóvár, ellernis Esperanton ankoraŭ en 1929. imitante sian fratinon, kaj inter la mondmilitoj li instruis Esperanton eĉ en gimnazio. Multaj povis danki siajn lingvajn konojn koncerne Esperanton al liaj fakultativaj studhoroj eĉ en liaj pensiulaj jaroj.

ekde 1983[redakti | redakti fonton]

Ekde 1983 en la urbo Dombóvár funkciis esperanto-klubo eble la plej aktiva en la departemento Tolna. Aniĝis pli kaj pli da junuloj.

La organizadon kaj gvidadon partoprenis spertaj aĝuloj, kiuj alproprigis la lingvon ankoraŭ en la jaroj inter 1920-1930, kiel ekzemple s-ro Audi Sándor, s-ro Borza József, s-ro Balogh Imre, kaj aliĝis ankaŭ s-ino Hír Erzsébet, kiu estis juna kuracistino en la kliniko de Hungaraj Ŝtataj Fervojoj (MÁV), poste venis s-ino Béldi Judit, juna advokat(in)o, Lehoczkyné Pörös Eszter, instruistino. S-ro Balogh Imre venis al Dombóvár el la regiono "Viharsarok", nome el la urbo Orosháza, kaj li tre ekĝojis trovinte esperanto-klubon ankaŭ en Dombóvár. Li estis delonge esperantisto dank' al lia parenco, s-ro Darvas József, verkisto.

La membroj de la klubo regule renkontiĝis, ĉiuĵaŭde dum unu horo ili okupiĝis pri intensa lingvolernado, poste ili restis ankoraŭ por konversacii.

En 1983 UEA aranĝis sian aktualan 68-an kongreson en Budapeŝto. La esperantistoj de Dombóvár delegis por la kongreso la anojn Gyöngyössy György, Lehoczkyné Pörös Eszter kaj Audi Sándor, fine partoprenis nur Gyöngyössy György kaj Lehoczkyné Pörös Eszter. [17] Oni delegis esperantistojn ankaŭ por la Fervojista Esperanto-renkontiĝo de la urbo Balatonfüred, aranĝita en 1983, kvankam fervojista fako verdire jam ne funkciis en Dombóvár. La Zamenhof-vesperon en 1983 la klubo ligis al esperanto-ekspozicio, kies materialon oni kolektis el la memoraĵoj de la grandaĝaj membroj. [18]

La esperantistoj de Dombóvár intense komunikadis kun la samideanoj de la urboj Tamási kaj Szekszárd, sed la etato de la klubo grave malaltiĝis, la klubagado malprosperis, iom post iom jam nur hazardece kunvenis 6-8 membroj. En 1987 la 72-a UKO vekis viglan interesiĝon en Orient-Eŭropo, kiun kongreson partoprenis s-ro G. Nagy Róbert (KN-ro: 4085) és s-ro Fiolás Antal (KN-ro: 4031) el la urbo Kaposvár. La interesiĝo estis tiel intensa, ke partoprenis ankaŭ s-ro Rostás János el Dombóvár.

En 1988 la 73-a UK estis aranĝita en Nederlando. Ĝin partoprenis G. Nagy Róbert (KN-ro: 1212) el Dombóvár kaj Filotás Antal (KN-ro: 1195) el Kaposvár. [20] Ekde tiam G. Nagy Róbert - kune kun la kelkaj restintaj esperantistoj de Dombóvár apartenis al la Esperanto-Klubo Lengyel Pál de Szekszárd. G. Nagy Róbert (KN-ro: 1629) partoprenis la 80-an UK-on en 1995 Finnlando (Suomio), kiel delegito de la esperranto-klubo de Szekszárd. [21]

En 1977 la 82-a UK estis aranĝita en Australio, en la urbo Adelaide, kie la esperantistojn de Dombóvár denove reprezentis G. Nagy Róbert (KN-ro:634). [22] Surbaze de la spertoj en la kongreso, li eklaboris pri elektronika vortaro, kaj fervore agadis pri la popularigo de Esperanto per diversmediaj informaj rimedoj.

G. Nagy Róbert en 1999 publikigis KD-diskon nome "espeROM Hrom" pri Esperanto kaj pri siaj spertoj en la kongresoj. Ĝi estis la suplemento de lia faklaboraĵo.

la 2000-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la jarmilfino la esperantistoj de la urbo Dombóvár falis en malfacilan periodon. La vaste konataj, spertaj aktivuloj de la movado forpasis unu post la alia. Tio okazis interalie al s-roj Audi Sándor, Borza József, Balogh Imre. La klubon plu funkciigi devis jam la junuloj en tia etoso, kiam mankis konsiderindaj esperantistoj el diversaj fakoj, kiuj estus povintaj propagandi Esperanton kaj ĝian kulturon. La gvidantoj klopodis precipe akordi la esperantistojn de la regiono Suda Transdanubio, ili klopodis flegi ilian komunikadon enlande kaj eksterlande, kaj celis samtempe konservi tradiciojn kaj propagi la kulturon de Esperanto. En Dombóvár kaj ĝia ĉirkaŭaĵo okazadas esperanto-instruado ekde 2002. Cetere en la koncerna departemento Tolna oni povas partopreni esperanto-kursojn nur en Szekszárd kaj Dombóvár. Pri tiu eblo interesiĝis precipe la studentoj de altlernejoj kaj universitatoj. En Dombóvár kaj ĝia ĉirkaŭaĵo la nombro de tiuj, kiuj trapasis bazan aŭ mezgradan esperanto-ekzamenon, povas esti ĉirkaŭ 15-20 personoj. Kadre de la tradicioflegado en 2004 oni aranĝis "esperanto-vitrinon", en kiu troviĝas la "relikvoj" de la regiona esperanto-kulturo (libroj, afiŝoj, insignoj, biblioj, KD-oj, poŝtmarkoj, poŝtkartoj). En 2005 s-ino Gelencsér Gabriella, s-roj G. Nagy Róbert kaj Baksa József organizis la fondadon de Regiona Esperanto-Fonduso de Suda Transdanubio, kiu ricevis bonan bazon per la faktoj, ke Hungario en 2004 estis akceptita kiel membro de Eŭropa Unio, cetere ke la urbo Pécs en 2010 ricevis eblon esti la kultura ĉefurbo de Eŭropo.

Komenciĝis gravaj laboroj de organizado. Oni multe konkursis por gajni diversajn subvenciojn celante realigi la projektojn pri la flegado de tradicioj, lingvo kaj interkomunikado. G. Nagy Róbert en bibliotekoj, ĉe grandaĝaj esperantistoj aŭ ĉe iliaj posteuloj malkovris interesajn dokumentojn pri la historio de esperanto-movado de la 20-a jarcento precipe rilate al la regiono Suda Transdanubio. [24] Por la lernado kaj instruado de esperanto donis firman bazon ankaŭ tio, ke ekde 2004 oni plej vaste akceptis la atestilon pri mezgrada ŝtata lingva ekzameno de Esperanto por havigi universitatan aŭ altlernejan diplomon. Esperanto-fakoj - plej proksimaj al Dombóvár - funkcias en la Universitato de Pécs, kaj en la Altlernejo János Kodolányi en Székesfehérvár. Por la junuloj, dezirantaj lerni la lingvon, funkcias interreta klubo en la Kulturdomo de Székesfehérvár. Aparta afiŝo vekas la atenton pri la starta retpaĝo de esperantistoj. La fonduso en 2006, aŭtune iniciatis sian projekton kun la titolo "Afiŝoj sprucigitaj sur ŝtonojn", pri kiu projekto oni trovas fotojn inter la suplementaj bildoj de tiu ĉi paĝo. Kadre de tiu iniciato estis kreitaj la memortabuloj de la Esperanto-Parko en Pécs. En la maja numero de la gazeto "Hungara Fervojisto" en 2007 la prezidanto de DURA (esperanto-fonduso de Dombóvár) traktadis la multflankecon de la terminologio koncerne la internacian fervojan trafikadon. En la unua periodo de la 20-a jarcento ŝajnis, ke Esperanto estus la plej bona solvo, des pli, ĉar plej vaste - do ankaŭ en Dombóvár - la plejparto de la unuaj esperantistoj varbiĝis el fervojistoj. La membroj de DURA omaĝe al ili en julio de 2007 - ricevinte la permeson de la kompetenta organo de Hungaraj Fervojoj - establis memortabulon ĉe la perona flanko de la ĉefa stacio de Dombóvár. En la lasta semajno de julio de 2007 la urbo Zalaegerszeg fariĝis esperanto-ĉefurbo. Ĉi tie oni aranĝis la Internacian Junularan Semajnon (IJS). Proksimume 250 junuloj alvenis el diversaj regionoj de la mondo. La festivalo samtempe estis jubilea festo, ĉar ĝuste antaŭ 120 jaroj estis eldonita la Unua Libro de Esperanto. Kadre de la festivalo estis organizita ankaŭ konferenco por esperanto-instruistoj. En la lastaj tagoj oni aranĝis ĵazmuzikan festivalon. La lasta programero estis la koncerto de Miguel Delaquin el Urugvajo. En la aranĝo la prezidanto de DURA reprezentis la esperantistojn de Dombóvár. En la aŭgusto de 2007 la 92-a UK okazis en Jokohama, en Japanio. La esperantistojn de Dombóvár reprezentis Baksa József, la iama membro de la estraro de DURA, kiu samtempe estis la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. En oktobro de 2007 la esperantistoj de Dombóvár proponis al la lokaj lernejoj, ke la dua lingvo de la lernantoj estu Esperanto. La lernejoj en multaj landoj interesiĝas pri similaj ebloj: Portugalio, Polio, Francio, Litvanio, Bulgario, Hispanio, Italio, Germanio, Grand-Britanio. La 15-an de decembro 2008 nur loĝantoj de Dombóvár elektiĝis kiel membroj en la kuratorio de la fondaĵo. En la vivo de la fondaĵo okazis ŝanĝoj. Anstatau la iamaj aliurbaj membroj (do tiuj de Nagykanizsa kaj Zalaegerszeg) havas postenojn la lokaj membroj de la kuratorio, nome s-roj Kőszegi Csaba Valér kaj Rostás János. La 15-an de decembro 2008 (la naskiĝtago de Zamenhof) en Budapeŝto oni festis la Tagon de Esperantlingvaj Libroj. La aranĝon partoprenis ankaŭ la esperantistoj de Dombóvár.

La 17-an de decembro 2008 la estraro de DURA partoprenis renkontiĝon "Civila Patrujkonkero - Civila Sango-alianco", kie ili iniciatis kunagadon kun civiaj organizoj, kiuj popularigas uzadon de artefaritaj lingvoj. En februaro de 2009 la "Humán Európa Szövetség" aranĝis karnavalan esperanto-balon en la urbo Zalaegerszeg. En la maskobalo oni prezentis la ovalan "amerikai csatos" plakedon (malgrandan artan reliefon), kiu nuligas centjaran postreston. DURA al la esperantistoj de la urbo Eger donacis memortabulon pri Bálint Gábor. La inaŭgura soleno okazis la 13-an de marto 2009. Similajn memortabulojn ricevis ankoraŭ la urboj: Söjtör, Szekszárd, Szeged, Kecskemét, Budapeŝto. La 30-an de marto 2009 DURA jam la duan fojon aranĝis esperanto-posttagmezon dimanĉe en Dombóvár. Oni prezentis esperantlingvan programon. S-ro Szép Attila parokestro el Szekszárd distinge parolis pri la agado de Szentkatolnai Bálint Gábor, cetere faris prezentadon s-ro Kőszegi Csaba Valér artisma gitarludisto. En frua postagmezo okazis esperantlingva diservo en la paroka katolika preĝejo. Vespere la koruso Kapos prezentis bonfarcelan koncerton. Ili ĉiujare tradicie partoprenas ankaŭ la Civilan Festivalon kaj la Florfestivalon de la ĝardena kvartalo. 2009 májusban Deák Ferenc nagyszüleinek egykori lakóhelyén, a szlovéniai Lendván szlovén-eszperantó-magyar nyelvű emléktáblát avattak a DURA képviselői és az ő szlovén barátaik a két ország civil szervezeteinek együttműködése jegyében. En majo de 2009 la reprezentantoj de DURA kaj iliaj slovenaj amikoj inaŭguris memortabulon kun dulingva - hugara-esperanta - surskribo, kiel simbolon pri la kunagado de civilaj organizoj el ambaŭ landoj. Hungaraj esperantistoj kunagadis por porti memortabulon al la naskiĝlok de Szentkatolnai Bálint Gábor okaze de la 165-a datreveno de lia naskiĝo (la 23-a de aŭgusto 2009). La decida bazo estis la iniciato de DURA, sed la projekton subtenis ankaŭ la Regiona Progresiga Fondaĵo de Suda-Grandebenaĵo, same la iama prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, s-ro Baksa József, multaj rumaniaj kaj hungariaj organizoj kaj privatuloj. Searchtool right.svg Bővebben: Szentkatolnai Bálint Gábor

La 24-an de aŭgusto la "Humán Európa Szövetség" kaj la Hungara Esperanto-Asocio faris peton al la civila organizo DURA (kun sidejo en Dombóvár), ke ĝi partoprenu en la urbo Pécs la organizadon kaj aranĝadon de la kulturaj programoj de IJS kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso okazontaj en 2010. La civila organizo partoprenis en tiu projekto, cetere ankaŭ en la renovigo de Esperanto-parko, kiun originale oni inaŭguris en 1966. Ĉiu entrepreno fariĝis plenumita, la prelegoj kaj traktadoj okazis kontentige, la inaŭguro de la renovigita Esperanto-parko brile sukcesis.

Tradiciaj aranĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperantalioj faritaj de la fondaĵo[redakti | redakti fonton]

En urbo Dombóvár

Pál Lengyel preseja ŝranko de sia presejo, Loko-historia Muzeo de Dombóvár, salono Pátria Nyomda - 2004
Ŝtonafiŝo farita el verda granito, parametroj: 40cm x 40cm x 1,5cm, fervoja stacidomo de Dombóvár, flanke de la relparoj - 2007
Esperanto-arbo de Dombóvár, Szigeterdő (arbaro Siget) - 2011
Memortabulo de esperantistoj en Dombóvár ĉe la orienta fasado de katafalkejo trovanta en romia kristana tombejo de Dombóvár en la strato Rákóczi. - 2011
Memortabulo de Sándor Giesswein - 2012

Aliloke

Szentkatolnai Gábor Bálint, Pál Lengyel, Ábel Barabás, Lazar Markovics Zamenhof memortabuloj - Sidejo de Hungaria Esperanto-Asocio - Budapest, 2006 - 2012
Gábor Bálint memortabulo, Bükkösd - 2010
Gábor Bálint, Pál Lengyel memortabuloj, urbo Eger - 2009
Eszperanta terglobo kaj lingvo de amikeco memortabuloj, stacidomo de urbo Kaposvár - 2010
Gábor Bálint memortabulo, urbo Kecskemét - 2010
Pál Lengyel memortabulo, Esperanto-muzeo de Pécs - 2009
Memortabulo de amikeco, urbo Pécs, Mihály Pollack Teknika Mezlernejo - 2010
Memortabuloj de Esperanto-parko en urbo Pécs, dum la tempo de kultura ĉefurbo de Eŭropo - 2010
Gábor Bálint, Pál Lengyel memortabuloj, urbo Szeged - 2009
Gábor Bálint, Pál Lengyel memortabuloj, urbo Szekszárd - 2008
Gábor Bálint, Pál Lengyel memortabuloj, urbo Zalaegerszeg - 2007

Eksterlande

Memortabulo de la respekto de Deák Ferenc-tradicio - Slovenio, setlejo Lendvo - 2009
Memortabulo je la 165a naskiĝdatreveno de la unua hungara esperantisto Szentkatolnai Gábor Bálint - Transilvanio, komunumo Szentkatolna - 2009
Pál Lengyel memortabulo, Serbio, urbo Szabadka - 2011

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

G. Nagy Róbert : La lingvo Esperanto en la urbeto Dombóvár - en spegulo de dokumentoj. Manuskripto, Arkivo de Departamento Tolna. ( hungare: Az eszperantó nyelv Dombóváron - dokumentumok tükrében. Kézirat, Tolna Megyei Önkormányzat Levéltára).

(hungara) Erky-Nagy Tibor: Dombóvár tegnap és tegnapelőtt. Dombóvár : Szerző, 2006. 233, [3] p. : ill. (Fotoalbumo). ISBN 963-06-0262-8

(hungara) Takács Istvánné: Arcok Dombóvárról. Dombóvár, Városszépítő Egyesület, 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(esperanto) Retejo de la Sud-Transdanubia Regiona Fondaĵo

(hungare) La fondaĵo DURA

(hungare) Esperanto-parko en urbo Pécs

Vidu ankaū[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Noto : Tiu ĉi artikolo enhavas tradukon el la hungarlingva vikipedia artikolo pri

La fondaĵo DURA hungare en la sekcio: Jegyzetek