Universitato János Kodolányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Universitato János Kodolányi hungare Kodolányi János Egyetem estas provinca universitato (iam altlernejo) en Hungario en Székesfehérvár, sed kampusoj funkcias en Budapeŝto, Siófok kaj Orosháza. La hungara mallongigo estas KJE.

Historio[redakti | redakti fonton]

La altlernejo estis fondita en 1992, en la lernojaro eklernis 147 studentoj. La municipo donacis konstruaĵon por la kampuso, ĉar en la urbo ĝis tiam mankis altlernejo aŭ universitato. La edukejo dekomence prenis la nomon János Kodolányi, ĉar la verkisto ligiĝis al la urbo. En 1994 startis la propra radiodissendo por la tuta urbo, kie la lernantaj raportistoj paraktikadis. En 1997 propra mezlernejo ekfunkciis, en la sama jaro fakultato en Siófok, en la sekva jaro kampuso en Budapeŝto. En Orosháza (apud Gyopárosfürdő) en 2004 komenciĝis la lernado. En 2018 la altlernejo estis altrangigita universitato.

Kapacito[redakti | redakti fonton]

En la altlenejo instruas preskaŭ 200 pedagogoj 3500 studentojn en 11 katedroj.

Eduka strukturo[redakti | redakti fonton]

  • BA, BSc lernadoj: pri eduko-scienco, pedagogio, turismo-gastigado, komunikado
  • MA, MSc lernadoj: pri turismo, entreprenado, kultureduko

Elektitaj pedagogoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]