Ferenc Schreck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Schreck
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1969 (1969-04-04) (55-jaraĝa)
en Dorog
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Ferenc Schreck [ŝrek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schreck Ferenc estas hungara trombonisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto, ĵazmuzikisto. Li estas hejme ne nur en ĵazo, sed ankaŭ en ŝlagromuziko kaj klasika muziko.

Ferenc Schreck[1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1969 en Dorog.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Schreck studis blovinstrumentojn ekde la aĝo 8 en la loka muziklernejo. Li maturiĝis en gimnazio, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1995. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ instruis en pluraj muziklernejoj. Inter 1993 kaj 2003 li estis trombonisto de distra orkestro de Hungara Radio. Ekde 2007 li instruas ankaŭ en Altlernejo János Kodolányi. En 2012 li akiris majstran diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Li ricevis 3 premiojn inter 1997-2006. Dum la instrua periodo li ofte estas trombonisto de pluraj muzikgrupoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]