András Lánczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

András Lánczi [andrAŝ lAnci], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Lánczi András estis hungara filozofo, politologo, profesoro.

András Lánczi

András Lánczi [1] naskiĝis la 18-an de majo 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Lánczi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981, poste li instruis 5 jarojn en gimnazio. Inter 1986 kaj 1991 li estis redaktoro de revuo, poste li ekinstruis en Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li akiris sciencan gradon (CSc) en 1993 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. La habilitiĝo okazis en 2002. Li instruis ankaŭ en universitatoj Loránd Eötvös (1999), Universitato de Miskolc (1994-1997), Altlernejo János Kodolányi (1995-1997), Universitato Gáspár Károli (1999). Li ricevis premion en 2003. En 2016 li estis nomumita rektoro.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Közigazgatástan (1994) - redaktoro
  • Az utópia mint hagyomány (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]