Hungara Esperantista Societo Laborista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL) estas iama laborista Esperanto-organizo en Hungario, fondita antaŭ la Unua mondmilito.

La fondiĝkunvenon partoprenis 30 personoj, prezidanto fariĝis Izsó Polgár, la ĉefa iniciatoro kaj en la fondo havis gravan rolon ankoraŭ József Nagy, Pál Balkányi, Mihály Zsámboky ktp. HESL eklaboris vigle, ne timante pro la malhelpoj, el kiuj unu tiutempe kaŭzis publikan pritraktadon. En Székesfehérvár la polico malpermesis la propagandan kunvenon, kun la motivo, ke Esperanto estas kvazaŭ ŝtelista lingvo ("slango"). Kiam kelkaj gazetoj atakis la policestron, lia nova motivo estis "Estas nepermesate, ke laboristoj lernu lingvon, kiun ne komprenus la labordonanto". Sándor Giesswein la 5-an de novembro 1913 faris interpelacion en la parlamento kun sufiĉa sukceso. HESL eklaboris ankaŭ province, en Kassa (nuntempe Košice en Slovakio) Julio Baghy havis sian unuan kurson en la HESL-grupo.

Meze de 1914 la movado montris konstantan progreson, sed la militeksplodo igis duonsvena la tutan movadon. Ĝi mutigis la plej entuziasmajn esperantistojn per la cenzuro, malhelpis jam de la militkomenco la Esperanto-lingvan korespondadon kun la eksterlando, distranĉis la internaciajn rilatojn ("Hungara Esperantisto" 1918 okt. kaj 1919 apr.). La Verda Standardo aperis ankoraŭ kaj ĝi petis foje "la militistajn s-anojn, ke ili en la milito ĉiam portu la Esperantan stelon", sed ankaŭ ĝi ĉesis en oktobro 1915.

Nur en 1917 montriĝis kelkaj signoj de la reviviĝo. En 1918 en la militekspozicio sur la Margaretinsulo estis ŝranko (aranĝita de Balkányi) - apud grenado de 42 cma kanono! - kiu montris interesajn dokumentojn pri la milita rolo de Esperanto. Samloke okazis vesperkunveno por honori la malnovajn pionirojn, d-rojn Leó Loránd kaj Róbert Schatz, kiuj revenis el la militkaptiteco. László Izsó komencis presigi abunde flugfoliojn pri Esperanto. Komenciĝis regulaj grupkunvenoj, precipe laboris Geiger Elek Tolnai, Balkányi kaj Béla Rácz. En julio aperis la "Hungara Esperantisto", redaktita kaj eldonita de Péter Turczi en Szeged; kaj tiu ĉi ligilo donis freŝan forton al la movado. Ankaŭ la "Orienta Foiro" denove donis lokon por Espernto-ekspozicio. Okazis komuna ekspozicio de filatelio kaj Esperanto.

Tuj post la fino de la Unua mondmilito eklaboris sub afergvidado de d-ro Béla Rácz la Komitato por Disvastigo de Lingvo Internacia, kies ĉefa viviganto estis Balkányi, inter la membroj famaj protektantoj: Frigyes Karinthy, prof. József Balassa, prof. Zsigmond Simonyi k. a. Propagando vigla, kursoj multloke. Refortiĝo ankaŭ en la provinco. La 9-an marto 1919 okazis Esperanto-tago en Budapeŝto.

Pri la tempo de la soveta reĝimo (21 marto – 1 aŭg. 1919) ni legas en "Hungara Esperantisto" (1919, n-ro 5.), ke la publikinstruada popolkomisarejo eldonis unufoje 25.000, dufoje 5.000 flugfoliojn kaj 5.000 propagandajn glumarkojn pri Esperanto, permesis la instruadon en la alt- kaj mezlernejoj, kreis apartan Esperanto-Oficejon ĉe la poŝto, oni instruis Esperanton en 12 lernejoj kaj oficiale ĉe kelkaj institucioj, HESL eldonis kajeron en multmil ekzempleroj pri la komunistaj celadoj, ricevis belan klubejon, ktp. Sed Esperanto estis uzata ankaŭ de la kontraŭrevolucia registaro en Szeged, kie tri Esperantistoj estis envokataj en la ministerion por propagandaj aferoj.

La politiko, ĉefe la dispecigo de Hungarlando per la Traktato de Trianon, influis la Esperanto-movadon ankaŭ en la postaj jaroj. La naciismo plifortiĝis kaj kelkaj gravaj institucioj, kiel la Universitato en Budapeŝto, Scienca Akademio aperigis siajn broŝurojn kontraŭ la trianona traktato ankaŭ en Esperanto. Tiaspecan broŝuron eldonis jam ankaŭ la bolŝevika registaro, tiun celon havis la 5 n-roj de la "Hungara Revuo", sed la plej ampleksan laboron plenumis de 1928 la Hungara Nacia Asocio, kiu aranĝis eksterlandajn vojaĝojn de d-ro Gyula Lukács kaj István Puskás, sendis flugfoliojn al miloj da adresoj de Esperantistoj ktp.

La terenoj de la laborista societo estis ĉefe la sindikatoj, la organizaĵoj de la socialdemokrata partio. Ĝis 1921 HESL fondis 6, ĝis 1929 30 grupojn, el kiuj tiam funkciis 22 grupoj. HESL superis en kelkaj rilatoj la neŭtralan societon: la instruado, la supera kurso (gvidita dum jaroj de Baghy), la biblioteka afero, la propagando estis prizorgataj pli sisteme, la societo havis eĉ kantistaron de 1922 ĝis 1927, sub profesia gvidado, eble la unuan Esperanto-kantistaron tiom ampleksan en la mondo. La ĉefan organizan kaj administran laboron de HESL plenumis de 1924-1930 kiel oficista Vilmos Bleier.

HESL havis en 1922 1000 anojn, en 12 grupoj, en 1923 510 anojn, en 1924 836 anojn, el kiuj 702 estis aktivaj, 134 subtenantaj, en 1925 1097 (852 kaj 245), en 1926 1415 (947 kaj 468) en l927 1467 (868 kaj 599), en 1928 1331 (868 kaj 463) en 1929 1397 (948 kaj 440), en 1930 234, en 1931 372, en 1932 697, en 1933 826 anojn. En 1928 el la 868 aktivaj anoj estis 699 viroj kaj 169 virinoj; la subtenantaj anoj estis ĝenerale kursanoj.

HESL estis pli radikala ol la hungara socialdemokrata partio. Sub la reĝimo de Miklós Horthy ĝi fine estis malpermesita[1].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. CEOLE (Konciza enciklopedio pri la originala literaturo en Esperanto 1887-2007), p. 197.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]