Preĝejo Ĉieliro de Maria (Dombóvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Dombóvár
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Dombóvár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dombóvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Dombóvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gáspár Fábián
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en urbo Dombóvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en Dombóvár estis kirko jam en 1332, poste la katolika vivo estis viva daŭre. Tiu ĉi kirko estis konstruita en 1934 en la nova parto de Dombóvár fare de Gáspár Fábián. En 1941 la preĝejo estis levita al paroĥo. En 1983 la internaj muroj estis kovritaj per kalko, pli frue diversaj motivoj estis videblaj. En la sama jaro en loko de flanka altaro estis kreita lernoĉambro por la junularo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola stratangulo ĉirkauita per heĝo. Antaŭ la kirko ŝtona kruco troviĝas. La fasado estas malsimetria, maldekstre la kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas piramida. En la fasado 5 kvadrataj arkadoj reliefas, la meza arkado estas pli larĝa. Ĉe la arkada koridoro estas la enireja pordo. La ligna kasona plafono estis pentrita fare de János Bernát. Ankaŭ li pentris la fenestrojn.

Kermeso okazas en la 15-a de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.