Ferenc Pataki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Pataki
Ferenc Pataki en 2010
Ferenc Pataki en 2010
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1928 (1928-01-23)
en Szentes
Morto 27-an de novembro 2015 (2015-11-27) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Éva Pataki
Okupo
Okupo psikiatro • socipsikologo • lektoro
vdr

Ferenc Pataki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pataki_Ferenc estas hungara psikologo, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990).

Ferenc Pataki [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1928 en Szentes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Pataki frekventis universitaton en Budapeŝto, poste inter 1949-1953 li plulernis en ĉeflernejo en Moskvo. En 1950 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Hejmenveninta li ricevis estraran postenon en la komunista junulara organizaĵo. Baldaŭe li partoprenis en la movado, kiu preparis la hungaran revolucion en 1956. Tial li poste rajtis instrui nur en bazlernejo. En 1965 li eklaboris en akademia psikologia instituto, kie li estis nomita direktoro en 1975. Li ankaŭ ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1967. Li doktoriĝis en 1982 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 1984. Li pensiuliĝis en 1998. Inter 1980-2000 li redaktis revuon Pszichológia. Li ricevis premiojn inter 1977-2009.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az utópista szocializmus pedagógiája (Pedagogio de la utopia socialismo), (1961)
  • Utak és válaszutak a mai szociálpszichológiában (1976)
  • Nevelés és társadalom (Edukado kaj socio), (1982)
  • Bűnbakképzési folyamatok a társadalomban (1993)
  • Visszapillantás 2006 őszére. Az események társadalom-lélektani tényezői (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]