Lajos Fülep

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Fülep
Portreto de Lajos Tihanyi pri Lajos Fülep en 1915
Portreto de Lajos Tihanyi pri Lajos Fülep en 1915
Persona informo
Naskonomo Fülep Lajos Pál
Naskiĝo 23-an de januaro 1885 (1885-01-23)
en Budapeŝto
Morto 7-an de oktobro 1970 (1970-10-07) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arthistoriisto • universitata instruisto • kalvinana pastro • filozofo
vdr

Lajos FÜLEP [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülep Lajos estis hungara arthistoriisto, ĵurnalisto, pastro, filozofo, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

Lajos Fülep naskiĝis la 23-an de januaro 1885 en Budapeŝto, kaj mortis la 7-an de oktobro 1970 en la sama urbo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Fülep frekventis universitaton en Budapeŝto, dume li ĵurnaladis. Ekde 1904 li studvojaĝis en Parizo kaj Florenco, sed li vivis ankaŭ en Romo. En 1914 li hejmenvenis kaj ekinstruis en lernejo, krome li verkis artikolojn por Nyugat. Li apartenis al rondo de György Lukács kaj Béla Balázs. En 1918 li iĝis pastro. Post la 1-a mondmilito kaj la revolucioj li estis en diversaj lokoj pastro. En la 1930-aj jaroj li instruis en universitato de Pécs, ekde 1946 en ELTE. Li ricevis premion Kossuth en 1957, en 1930 kaj 2001 aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az emlékezés a művészi alkotásban (1911)
  • Mai vallásos művészet (1914)
  • Donatello problémája (1916)
  • Művészet és világnézet (1916–1918; 1923)
  • Magyar művészet (Hungara arto) (1923) lia ĉefverko
  • A művészet forradalmától a nagy forradalomig 1–2 (1974)
  • Egybegyűjtött írások. Cikkek, tanulmányok 1902–1908 (1988)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]