Róbert Nógrádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Nógrádi
Persona informo
Naskonomo Niedermann Róbert
Naskiĝo 15-an de novembro 1928 (1928-11-15)
en Dombóvár
Morto 16-an de junio 1989 (1989-06-16) (60-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo teatra reĝisoro
vdr

Róbert Nógrádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Nógrádi Róbert estis hungara reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Niedermann.

Róbert Niedermann[1] naskiĝis la 15-an de novembro 1928 en Dombóvár, li mortis la 16-an de junio 1989 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Nógrádi studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo inter 1947-1950, inter 1950-1955 en koncerna lernejo en Moskvo. Hejmenveninta li komencis sian reĝisoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1956-1960 li estis reĝisoro, ĉefreĝisoro en Teatro Szigligeti (Szolnok). Pli poste li reĝisoris en Gaja Teatro kaj Teatro Thália (Budapeŝto). De 1962 ĝis la emeritiĝo en 1988 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Pécs), en tiu periodo li establis la operan, baletan kaj puteatran branĉojn de la teatro. Li ricevis premiojn en 1969 kaj 1987, krome la titolon "eterna membro de la teatro".

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]