Simon Sarkantyu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Sarkantyu
Persona informo
Naskonomo Sarkantyu Simon
Naskiĝo 27-an de majo 1921 (1921-05-27)
en Pincehely
Morto 18-an de decembro 1989 (1989-12-18) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Simon Sarkantyu [ŝimon ŝarkantju], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarkantyu Simon estis hungara pentristo, gimnazia kaj altlerneja instruisto.

Ekstera murpentraĵo de Simon Sarkantyu:"Labdázó lányok"

Simon Sarkantyu [1] naskiĝis la 27-an de majo 1921 en Pincehely, li mortis la 18-an de decembro 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Simon Sarkantyu frekventis gimnazion en Dombóvár, poste Belartan Altlernejon (1941-1944). Lia ĉefinstruisto estis Gyula Rudnay. Li finis la lernadon jam post la 2-a mondmilito en kolegio. Inter 1947 kaj 1953 li estis kolegiestro, dume kaj poste li instruis en belarta gimnazio. Inter 1956-1959 li havis stipendion, ekde 1960 ĝis la emeritiĝo en 1981 li instruis en la menciita altlernejo. Li pentradis plej ofte aĵpentraĵojn, pli malofte pejzaĝojn, foje-foje laboristajn temojn. Li ricevis francan premion en 1958, 3 hungarajn premiojn inter 1960-1985.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1950 enlande kaj eksterlande (ekzemple Venecia Bienalo 1962).

Elektitaj murpentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hősök emlékezete (1944, Dombóvár)
  • sekpentraĵo (1956, Budapeŝto)
  • Labdázó lányok (1959, Oroszlány, vidu la bildon!)
  • Komédia, Tragédia (1962, Teatro Madách)
  • Sárközi esküvő (1973, Szekszárd)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Virágok
  • Csendélet fehérben
  • Gitáros hölgy
  • Parkrészlet

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-09-22. Alirita 2018-08-12.